Asia Argento

Asia Argento estas itala aktorino, reĝisorino, scenaristino kaj diskĵokeino. Ŝia vera nomo estas Aria Anna Maria Vittoria Rossa Argento ĉar la aŭtoritatoj rifuzis permesi la nomon Asia en la urbodomo. Tamen, ŝi kutimas uzi ĝin kiel profesinomon. Laŭ la Internacia Fonetika Alfabeto, Asia prononciĝas ['a:sia].

Asia Argento
Asia Argento en 2007
Asia Argento en 2007
Persona informo
Asia Argento
NaskonomoAria Maria Vittoria Rossa Argento
Naskiĝola  20-an de septembro 1975(nun 1975-09-20) (48‑jara)
en Italio Romo, Latio, Italio
Lingvojitalaanglafranca vd
ŜtatanecoItalio vd
Familio
PatroDario Argento vd
PatrinoDaria Nicolodi vd
GefratojFiore Argento vd
Edz(in)oMichele Civetta vd
AmkunuloAnthony Bourdain • Morgan vd
InfanojAnna Lou Castoldi vd
ParencojClaudio Argento • Salvatore Argento vd
Profesio
Okupofilmreĝisoroaktorodiskĵokeokantistoscenaristomodeloverkisto • filmaktoro • televida prezentisto • voĉaktoro • produktoro • aktivulo vd
Aktiva dum1984 - nuntempo
Verkado
VerkojBits and Pieces vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

Ŝi naskiĝis la 20-an de septembro 1975 je la 8-a kaj sep minutoj en Romo. Ŝi estis tre frue mergita en la itala kina universo ĉar ŝia patrino Daria Nicolodi estas aktorino, kaj Dario Argento estas reĝisoro, produktoro kaj scenaristo fama pro sia laboro en itala ĝenro giallo, kaj sia influo sur modernaj hororaj filmoj.

Post kelkaj filmoj kiuj iompostiome famigis ŝin en sia propra lando, ŝi debutis sub la direktoj de sia patro en 1993, en la filmo Trauma. Unuafoje ŝi aperis nuda ekrane. Ŝi ricevis la premion David di Donatello por tiu filmo. Ŝi poste rolis en la franca epopeo La Reine Margot, adaptaĵo de la samtitola libro de Alexandre Dumas. La saman jaron, ŝi unuafoje staris malantaŭ la kamerao por la mallongaj filmoj Prospettive kaj A ritroso. En 1996, ŝi reĝisoris kaj scenaris sian unuan filmon, Scarlet Diva. En 2000, ŝi rekomencis la sperton en Usono kun ĉefrolantoj kiel si mem, sed ankaŭ Marilyn Manson, Ornella Muti kaj Winona Ryder en The Heart is Deceitful above all things, kiu rakontas la lukton por droghokita patrino konservi sian infanon kun si.

Matura aktorino, ŝi enkondukis stilon kiu ankoraŭ ŝin distingas. Pro ŝiaj filmaj elektoj kaj ŝia ĝenerala kariero kaj personeco, oni kutimas konsideri ŝin kiel ciganeman kaj punkeman stelulon. Ŝi ne timas aperi nuda kaj ofte rolas malfacilajn rolojn kiel tiujn de diboĉaj kaj elfalitaj junulinoj, droghokitajprostituitaj. Ŝi ankaŭ rimarkiĝis por roli en multaj lingvoj, kiel la franca, la angla kaj kompreneble la itala.

Ankaŭ ŝi ŝajne bone sentis sin en historiaj filmoj: post la francaj epopeoj La Reine Margot kaj Les Misérables, ŝi rolis en Marie Antoinette en 2006, nelaŭleĝan umikinon de maljuna nobelulo en la franca kortumo sub la direkto de la usona reĝisorino Sofia Coppola. La saman jaron, ŝi rolis en la filma adaptaĵo de la tre debatita verko de la japana verkisto Murakami Ryū: Coin-Locker Babies kaj fariĝas la plej grava rolulo en la franca filmo de Tony Gatlif pri ciganoj en Transilvanio: Transylvania.

Asia Argento vivas inter Usono kaj diversaj lokoj en Eŭropo. Ŝi tre kutimas transloĝiĝi pro la bezonoj de sia profesio. Ŝi naskis filinon Anna-Lou la 20-an de junio 2001 kaj Nicola Giovanni la 15-an de septembro 2008 en Romo.

Filmaro

Asia Argento
Asia Argento kiel prostituitino en la 2005-a filmo, Land of the Dead


Eksteraj ligiloj