Saltu al enhavo

Austra Pumpure

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Austra Pumpure
Naskiĝo26-an de novembro 1928 (1928-11-26)
en Kalnišķi
Morto3-an de januaro 2017 (2017-01-03) (88-jaraĝa)
en Liepāja
Persona informo
LingvojlatvaEsperanto
ŜtatanecoLatvioSovetunioGermana Regno
Okupo
Okupokantistoesperantisto
vdr

Austra Pumpure (alinomita Anna BukševicaBukshevich) naskiĝis la 26-an novembro 1928 kaj mortis la 3-an januaro 2017.

Ŝi estis latva muzikistino kaj kantistino de popolkantoj, sed ankaŭ konata esperantistino.

Biografioredakti fonton

Plejparto de la vivo ŝi pasigis en Liepāja, Latvio. Ŝia patro estis latva dirigento.

De 1956 ĝis 1975 Austra Pumpure estis koncertmajstro en la Teatro de Liepāja.[1] Ŝi estas precipe konata pro la kanto-interpretoj de la Balta Maro. 

En 1998 Austra Pumpure estis premiita per kvar steloj en la ordo de la Tri Steloj.[2] En 2011 estis premiita pro sia kontribuo al la latva muziko-evoluado. En 2012 ŝi ricevis "la latvian Grammy", la plej grandan latvan muzikpremion, pro sia vivlonga kontribuado al la evoluo de la latva muziko.

Ŝi estis membro de la folklora grupo "Atshtaukas" kaj interpretas muzikon de la fama latva komponisto Imants Kalniņš[3].

Austra Pumpure kaj Esperantoredakti fonton

Ŝi estis ankaŭ esperantistino[4]. Dum kantvesperoj kaj koncertoj dum Baltiaj Esperanto-Tagoj kun ŝi kaj ŝia ensemblo “Animo” (grupo de gejunuloj al kiuj Austra instruis Esperanton per kantoj) kutime venis ankaŭ loka publiko, ĉar Austra estis ege populara en Latvio. Ankaŭ dum siaj koncertoj al ĝenerala publiko Austra Pumpure ofte menciis Esperanton, per kiu ŝi trovis amikojn en la tuta mondo, kaj eĉ kantis po unu kanton en Esperanto[5].

Unu el ŝiaj lernantinoj estis Anta Eņģele.

Referencojredakti fonton

Eksteraj ligilojredakti fonton

🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i Casamajó14-a de junio17-a de septembro25-a de majo28-a de marto18-a de junioMarie-AntoinetteSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojEsperantoPortalo:KomunumoHelpo:EnhavoVikipedio:KontaktojVikipedioDigesta sistemoVikipedio:AktualaĵojMichael JacksonDua MondmilitoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:MalgarantioMichael BeckerDigestadoVikipedio:DiskutejoKrystyna Łuczak-SurówkaHelpo:Alŝuti dosieron11-a de junioWilhelm HegelerDobra (Satu Mare)Juan Antonio VillacañasȘugagVikipedio:AdministrantojBirdumoŜablono:RomSerĉilo-optimumigoKategorio:Vilaĝoj de RumanioFelix EpsteinUzanto:DominikPornhub