Bad Nauheim

komunumo de Hesio en Germanio

Bad Nauheim - prononco [bat NAŬ:hajm] - estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Wetterau de la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2022 la urbo havis 33445 loĝantojn. Ĝi per en- kaj elveturejo estas ligata al la germana aŭtovojo A5, kiu norden pere de la plilongigo A7 ligiĝas al Hanovro kaj Hamburgo (de tie plu al Jutlando, la malinsula parto de Danio), kaj suden ligiĝas al Frankfurto ĉe Majno kaj Bazelo (kaj de tie plu al la resto de Svislando).

Bad Nauheim
Blazono
Bad Nauheim (Germanio)
Bad Nauheim (Germanio)
DEC

Map

banloko • urbeto • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia landoHesio
DistriktaroDistriktaro Darmstadt
DistriktoDistrikto Wetterau
UrborajtojUrbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo06032
Poŝtkodo61231
Aŭtomobila kodoFB
Oficiala Municipokodo06440002
Subdivido6 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
KomunumestroBernd Witzel
Partio de komunumestroUWG
Adreso de la administrejoParkstraße 36-38
Demografio
Loĝantaro33445 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo, 8° 45′ O (mapo)50.3666666666678.7550° 22′ N, 8° 45′ O (mapo)
Alto super la marnivelo148 m
Areo32,55 km²
Oficiala retejohttps://www.bad-nauheim.de/
vdr

Bad Nauheim estas kuracloko; Zamenhof pasigis kelkajn semajnojn tie en aŭgusto kaj septembro 1907.

Bad Nauheim vidata de la monto Johannisberg



Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj