Bahaa kalendaro

kalendara sistemo uzata de la Bahaa religio

La Bahaa kalendaro uzata de la Bahaa Kredo estas ankaŭ nomata Badí‘ ("Unika", "Mirinda") Kalendaro. Ĝi estas "suna" kalendaro kun normaj jaroj de 365 tagoj kaj superjaroj de 366 tagoj, kiel eksplikite en la Kitáb-i-Aqdas. Jaroj dividiĝas en 19 monatoj, ĉiu kun 19 tagoj, kaj plusa periodo de "Intermetitaj Tagoj" (po 4 normjare, 5 superjare) por alĝustigi la bahaan jaron kun la suna jaro. Tiuj kromtagoj estas nomitaj la "Tagoj de HA" (Ayyám-i-Há) kaj ili situas inter la 18-a kaj 19-a monatoj kun limdatoj de la 26-a de februaro ĝis la 1-a de marto. Jaroj en la Bahaa kalendaro komenciĝas je la printempa ekvinokso (kutime la 20-21aj de marto en la Gregoria kalendaro). Tagoj komenciĝas je sunsubiro la antaŭan suntagon kaj finiĝas je sunsubiro la aktualan suntagon.

Bahaa kalendaro
19-monata kalendaro • Lunsuna kalendaro
vdr
Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».

Historio

La Bahaa kalendaro naskiĝis el la originala Badí‘ ("Unika", "Mirinda") kalendaro, kreita de la Báb, kiu elektis Diajn atributojn kiel la monat-nomojn. Bahá'u'lláh aprobis kaj adoptis ĉi tiun kalendaron, kaj dekretis ke Noruzo (Naw-Rúz), la printempa ekvinokso (kiu povas okazi la 20-an, 21-an, aŭ 22-an de marto), estu la unua tago de la jaro, kaj ankaŭ klarigis pri la intermetitaj tagoj [1].

La bahaa skriboj lasis kelkajn aferojn rilate la efektivigon de la kalendaro decidota far la Universala Domo de Justeco antaŭ ol ĝi povis plene kaj unuece esti aplikata tutmonde. La 10-an de julio 2014 la Universala Domo de Justeco anoncis [2], ke tiu universala aplikado komenciĝu je la sunsubiro de la 20-a de marto 2015, nome kun la unua tago de la bahaa jaro 172, kaj komunikis siajn decidojn rilate al la ankoraŭ nesolvitaj eroj. Provizore, Shoghi Effendi, la Gardanto de la Bahaa Kredo, estis deklarinta ke por la kredantoj en la Okcidento la kalendaro estu 'ŝlosita' al la Gregoria kalendaro kaj ke pro tio la nova jaro ĉiam komenciĝu je sunsubiro la 20-an de marto. Nun la Universala Domo de Justeco elektis Teheranon, la naskiĝlokon de Bahá'u'lláh, kiel lokon por la fiksado de la ekvinoks-dato respektive la komenco de Naw-Rúz, tiel ke ekde 2015 tiu povas okazi la 20-an, 21-an, aŭ 22-an de marto. Krome ĝi faris decidojn rilate la fiksadon de la festotagoj ene de la kalendaro kaj fiksis ke la naskiĝtagoj de Báb kaj Bahá'u'lláh de nun "estos festataj je la unua kaj la dua tago sekvantaj la okan novlunon post Noruzo laŭ anticipa determinado per astronomiaj tabeloj utiligantaj Tehranon kiel referencpunkton .  El tio rezultos moviĝado de la festado de la Ĝemelaj Naskiĝtagoj jaron post jaro interne de la monatoj Maŝijato (Volo), Elmo (Scio) kaj Godrato (Povo) laŭ la badia kalendaro, aŭ de la mezo de Oktobro ĝis la mezo de Novembro laŭ la gregoria kalendaro."

La jaroj en la bahaa kalendaro kalkuliĝas ekde la 21-a de marto 1844, la komenco de la Bahaa EraoBadí‘ Erao (mallonge BE). Tiel la jaro 1 BE daŭris de 21-a de marto 1844 ĝis la 20-a de marto 1845.

Bahaaj Monatoj

La esperantigoj sekvas la libron de John Ebenezer Esslemont [3]

Araba NomoAraba SkriboEsperantigoEsperanta TradukoGregoriaj Datoj*
Bahá' بهاءBahaoSplendoro21-a de marto - 8-a de aprilo
JalálجلالĴalaloGloro9-a de aprilo - 27-a de aprilo
JamálجمالĴamaloBeleco28-a de aprilo - 16-a de majo
‘AẓamatعظمةAzamatoGrandiozeco17-a de majo - 4-a de junio
NúrنورNuroLumo5-a de junio - 23-a de junio
RaḥmatرحمةRamatoIndulgo24-a de junio - 12-a de julio
KalimátكلماتKalematoVortoj13-a de julio - 31-a de julio
KamálكمالKamaloPerfekteco1-a de aŭgusto - 19-a de aŭgusto
Asmá’ اسماءAsmaoNomoj20-a de aŭgusto - 7-a de septembro
‘IzzatعزةEzatoPotenco8-a de septembro - 26-a de septembro
MashíyyatمشيةMaŝijatoVolo27-a de septembro - 15-a de oktobro
‘IlmعلمElmoScio16-a de oktobro - 3-a de novembro
QudratقدرةGodratoPovo4-a de novembro - 22-a de novembro
QawlقولGoŭloParolo23-a de novembro - 11-a de decembro
Masá’ilمسائلMasaeloDemandoj12-a de decembro - 30-a de decembro
SharafشرفŜarafoHonoro31-a de decembro - 18-a de januaro
SulṭánسلطانSoltanoSuvereneco19-a de januaro - 6-a de februaro
MulkملكMolkoRegado7-a de februaro - 25-a de februaro
Ayyám-i-Há' ايام الهاءIntermetitaj Tagoj26-a de februaro - 1-a de marto
‘Alá’علاءAlteco2-a de marto - 20-a de marto (Fastmonato)

* La sekvaj datoj validas se Noruzo falas sur la 21-an de marto; se ĝi falas sur la 20-an aŭ la 22-an tiuj datoj respektive ŝoviĝas.

Bahaaj Sanktaj Tagoj

NomoBadi-aj DatojGregoriaj Datoj*Sindeteno de Laboro
Noruzo (Naw-Rúz) (Bahaa Festo Novjara)1-a de Bahá‘21-a de martoJes
Unua tago de Riḍván (arabe: رضوان)12-a de Jalál21-a de apriloJes
Naŭa tago de Riḍván2-a de Jamál29-a de apriloJes
Dek-dua tago de Riḍván5-a de Jamál2-a de majoJes
Deklaracio de Báb8-a de 'Aẓamat24-a de majoJes
Forpaso de Bahá'u'lláh13-a de 'Aẓamat29-a de majoJes
Martirigo de Báb17-a de Raḥmat10-a de JulioJes
Naskiĝo de Bábla 1-a tago sekvanta la 8-an novlunon post Noruzovidu la ĉi-suban tabelonJes
Naskiĝo de Bahá'u'lláhla 2-a tago sekvanta la 8-an novlunon post Noruzovidu la ĉi-suban tabelonJes
Tago de la Interligo4-a de Qawl26-a de novembroNe
Forpaso de `Abdu'l-Bahá6-a de Qawl28-a de novembroNe

* La sekvaj datoj validas se Noruzo falas sur la 21-an de marto; se ĝi falas sur la 20-an aŭ la 22-an tiuj datoj respektive ŝoviĝas.

Jen la datoj de la Kromaj Tagoj kaj de la Ĝemelaj Naskiĝtagoj de Báb kaj Bahá'u'lláh ĝis la jaro 221 laŭ la bahaa kalendaro (B.E.) aŭ 2064 laŭ la gregoria kalendaro (G.K.).

Noruzo B.K.Noruzo G.K.Ĝemelaj Naskiĝtagoj B.K.Ĝemelaj Naskiĝtagoj G.K.Kromtagoj B.K.Kromtagoj G.K.
1a de splendoro 17221a de marto 201510-11aj de povo 17213-14aj de novembro 20151-4aj HA tagoj 17226-29aj de februaro 2016
1a de splendoro 17320a de marto 201618-19aj de scio 1731-2aj de novembro 20161-4aj HA tagoj 17325-28aj de februaro 2017
1a de splendoro 17420a de marto 20177-8aj de scio 17421-22aj de oktobro 20171-5aj HA tagoj 17425a de februaro > 1a de marto 2018
1a de splendoro 17521a de marto 20186-7aj de povo 1759-10aj de novembro 20181-4aj HA tagoj 17526a de februaro > 1a de marto 2019
1a de splendoro 17621a de marto 201914-15aj de scio 17629-30aj de oktobro 20191-4aj HA tagoj 17626-29aj de februaro 2020
1a de splendoro 17720a de marto 20204-5aj de scio 17718-19aj de oktobro 20201-4aj HA tagoj 17725-28aj de februaro 2021
1a de splendoro 17820a de marto 20214-5aj de povo 1786-7aj de novembro 20211-5aj HA tagoj 17825a de februaro > 1a de marto 2022
1a de splendoro 17921a de marto 202211-12aj de scio 17926-27aj de oktobro 20221-4aj HA tagoj 17926a de februaro > 1a de marto 2023
1a de splendoro 18021a de marto 20231-2aj de scio 18016-17aj de oktobro 20231-4aj HA tagoj 18026-29aj de februaro 2024
1a de splendoro 18120a de marto 202419a de scio / 1a de povo 1812-3aj de novembro 20241-4aj HA tagoj 18125-28aj de februaro 2025
1a de splendoro 18220a de marto 20258-9aj de scio 18222-23aj de oktobro 20251-5aj HA tagoj 18225a de februaro > 1a de marto 2026
1a de splendoro 18321a de marto 20267-8aj de povo 18310-11aj de novembro 20261-4aj HA tagoj 18326a de februaro > 1a de marto 2027
1a de splendoro 18421a de marto 202715-16aj de scio 18430-31aj de oktobro 20271-4aj HA tagoj 18426-29aj de februaro 2028
1a de splendoro 18520a de marto 20285-6aj de scio 18519-20aj de oktobro 20281-4aj HA tagoj 18525-28aj de februaro 2029
1a de splendoro 18620a de marto 20295-6aj de povo 1867-8aj de novembro 20291-4aj HA tagoj 18625-28aj de februaro 2030
1a de splendoro 18720a de marto 203014-15aj de scio 18728-29aj de oktobro 20301-5aj HA tagoj 18725a de februaro > 1a de marto 2031
1a de splendoro 18821a de marto 20312-3aj de scio 18817-18aj de oktobro 20311-4aj HA tagoj 18826-29aj de februaro 2032
1a de splendoro 18920a de marto 20322-3aj de povo 1894-5aj de novembro 20321-4aj HA tagoj 18925-28aj de februaro 2033
1a de splendoro 19020a de marto 203310-11aj de scio 19024-25aj de oktobro 20331-4aj HA tagoj 19025-28aj de februaro 2034
1a de splendoro 19120a de marto 203410-11aj de povo 19112-13aj de novembro 20341-5aj HA tagoj 19125a de februaro > 1a de marto 2035
1a de splendoro 19221a de marto 203517-18aj de scio 1921-2aj de novembro 20351-4aj HA tagoj 19226-29aj de februaro 2036
1a de splendoro 19320a de marto 20366-7aj de scio 19320-21aj de oktobro 20361-4aj HA tagoj 19325-28aj de februaro 2037
1a de splendoro 19420a de marto 20376-7aj de povo 1948-9aj de novembro 20371-4aj HA tagoj 19425-28aj de februaro 2038
1a de splendoro 19520a de marto 203815-16aj de scio 19529-30aj de oktobro 20381-5aj HA tagoj 19525a de februaro > 1a de marto 2039
1a de splendoro 19621a de marto 20394-5aj de scio 19619-20aj de oktobro 20391-4aj HA tagoj 19626-29aj de februaro 2040
1a de splendoro 19720a de marto 20404-5aj de povo 1976-7aj de novembro 20401-4aj HA tagoj 19725-28aj de februaro 2041
1a de splendoro 19820a de marto 204112-13aj de scio 19826-27aj de oktobro 20411-4aj HA tagoj 19825-28aj de februaro 2042
1a de splendoro 19920a de marto 20421-2aj de scio 19915-16aj de oktobro 20421-5aj HA tagoj 19925a de februaro > 1a de marto 2043
1a de splendoro 20021a de marto 204319a de scio > 1a de povo 2003-4aj de novembro 20431-4aj HA tagoj 20026-29aj de februaro 2044
1a de splendoro 20120a de marto 20448-9aj de scio 20122-23aj de oktobro 20441-4aj HA tagoj 20125-28aj de februaro 2045
1a de splendoro 20220a de marto 20458-9aj de povo 20210-11aj de novembro 20451-4aj HA tagoj 20225-28aj de februaro 2046
1a de splendoro 20320a de marto 204616-17aj de scio 20330-31aj de oktobro 20461-5aj HA tagoj 20325a de februaro > 1a de marto 2047
1a de splendoro 20421a de marto 20475-6aj de scio 20420-21aj de oktobro 20471-4aj HA tagoj 20426-29aj de februaro 2048
1a de splendoro 20520a de marto 20485-6aj de povo 2057-8aj de novembro 20481-4aj HA tagoj 20525-28aj de februaro 2049
1a de splendoro 20620a de marto 204914-15aj de scio 20628-29aj de oktobro 20491-4aj HA tagoj 20625-28aj de februaro 2050
1a de splendoro 20720a de marto 20503-4aj de scio 20717-18aj de oktobro 20501-5aj HA tagoj 20725a de februaro > 1a de marto 2051
1a de splendoro 20821a de marto 20512-3aj de povo 2085-6aj de novembro 20511-4aj HA tagoj 20826-29aj de februaro 2052
1a de splendoro 20920a de marto 205210-11aj de scio 20924-25aj de oktobro 20521-4aj HA tagoj 20925-28aj de februaro 2053
1a de splendoro 21020a de marto 20539-10aj de povo 21011-12aj de novembro 20531-4aj HA tagoj 21025-28aj de februaro 2054
1a de splendoro 21120a de marto 205418-19aj de scio 2111-2aj de novembro 20541-5aj HA tagoj 21125a de februaro > 1a de marto 2055
1a de splendoro 21221a de marto 20556-7aj de scio 21221-22aj de oktobro 20551-4aj HA tagoj 21226-29aj de februaro 2056
1a de splendoro 21320a de marto 20566-7aj de povo 2138-9aj de novembro 20561-4aj HA tagoj 21325-28aj de februaro 2057
1a de splendoro 21420a de marto 205715-16aj de scio 21429-30aj de oktobro 20571-4aj HA tagoj 21425-28aj de februaro 2058
1a de splendoro 21520a de marto 20584-5aj de scio 21518-19aj de oktobro 20581-4aj HA tagoj 21525-28aj de februaro 2059
1a de splendoro 21620a de marto 20594-5aj de povo 2166-7aj de novembro 20591-5aj HA tagoj 21625-29aj de februaro 2060
1a de splendoro 21720a de marto 206011-12aj de scio 21725-26aj de oktobro 20601-4aj HA tagoj 21725-28aj de februaro 2061
1a de splendoro 21820a de marto 206119a de volo / 1a de scio 21814-15aj de oktobro 20611-4aj HA tagoj 21825-28aj de februaro 2062
1a de splendoro 21920a de marto 206219a de scio / 1a de povo 2192-3aj de novembro 20621-4aj HA tagoj 21925-28aj de februaro 2063
1a de splendoro 22020a de marto 20639-10aj de scio 22023-24aj de oktobro 20631-5aj HA tagoj 22025-29aj de februaro 2064
1a de splendoro 22120a de marto 20648-9aj de povo 22110-11aj de novembro 20641-4aj HA tagoj 22125-28aj de februaro 2065

Bahaa Semajno

Araba NomoAraba SkriboEsperanta TradukoSemajntago
JalálجلالGloroSabato
JamálجمالBelecoDimanĉo
KamálكمالPerfektecoLundo
FiḍálفضالGracoMardo
‘IdálعدالJustecoMerkredo
IstijlálاستجلالMajestecoĴaŭdo
IstiqlálاستقلالSendependecoVendredo

Váḥid kaj Kull-i-Shay’

Ekzistas en la kalendara sistemo Bahaa ankaŭ 19-jara ciklo nomata Váḥid (laŭvorte "Unueco", kies valoro laŭ la Abjad-numeraloj estas 19) kaj 361-jara (19x19) superciklo nomata Kull-i-Shay' (laŭvorte, "Ĉiuj Aferoj", kies valoro laŭ la Abjad-numeraloj estas 361). La naŭa Váḥid de la unua Kull-i-Shay’ komenciĝis en 1996. La dua Kull-i-Shay’ komenciĝos la 21-an de marto 2205. (Jaroj kalkuliĝas de 1844.)

Jaroj en Váḥid:

No.Araba NomoAraba SkriboEsperanta Traduko1V2V3V4V5V6V7V8V9V10V11V12V13V14V15V16V17V18V19V
1AlifأﻟﻒA1844186318821901192019391958197719962015203420532072209121102129214821672186
2Bá’ باءB1845186418831902192119401959197819972016203520542073209221112130214921682187
3AbأبPatro1846186518841903192219411960197919982017203620552074209321122131215021692188
4DálدﺍﻝD1847186618851904192319421961198019992018203720562075209421132132215121702189
5BábبابPordego1848186718861905192419431962198120002019203820572076209521142133215221712190
6VávوﺍوV1849186818871906192519441963198220012020203920582077209621152134215321722191
7AbadأبدEterneco1850186918881907192619451964198320022021204020592078209721162135215421732192
8JádجادMalavareco1851187018891908192719461965198420032022204120602079209821172136215521742193
9Bahá' بهاءSplendoro1852187118901909192819471966198520042023204220612080209921182137215621752194
10ḤubbحبAmo1853187218911910192919481967198620052024204320622081210021192138215721762195
11BahhájبهاجRava1854187318921911193019491968198720062025204420632082210121202139215821772196
12JavábجوابRespondo1855187418931912193119501969198820072026204520642083210221212140215921782197
13AḥadاحدUnusola1856187518941913193219511970198920082027204620652084210321222141216021792198
14VahhábوﻫﺎبDonacema1857187618951914193319521971199020092028204720662085210421232142216121802199
15VidádودادSimpatio1858187718961915193419531972199120102029204820672086210521242143216221812200
16Badí‘ بدیعKomenco1859187818971916193519541973199220112030204920682087210621252144216321822201
17BahíبهيLuma1860187918981917193619551974199320122031205020692088210721262145216421832202
18AbháابهىPlejluma1861188018991918193719561975199420132032205120702089210821272146216521842203
19VáḥidواحدUnueco1862188119001919193819571976199520142033205220712090210921282147216621852204

Ekzemple la lundo 1-a de januaro 2001 laŭ la gregoria kalendaro, kiu estas la unua tago de la tria jarmilo de la kristana erao, estis laŭ la bahaa kalendaro la dua tago de la deksesa monato en la jaro 157 de la bahaa erao... aŭ pli poezie la "tago de Perfekteco kaj de Gloro, je la Honoro de la Pordego, dum la naŭa Unuo de la Tuto unua en tiu erao de Splendoro.

Jen ilo en la franca lingvo [1] por samtempe kalkuli daton laŭ diversaj kalendaroj (juda, gregoria, islama, bahaa kaj zoroastra)

Referencoj

Vidu ankaŭ