Bamberg

komunumo en Bavario, Germanio

Bamberg estas urba komunumo en la historia regiono Frankonio de la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝi estas eksterdistrikta urbo (mem posedas distriktajn rajtojn) kaj krome estas ĉefurbo de la ĉirkaŭa distrikto Bamberg ene de la administra distriktaro Supra Frankonio. La urbo estas loko de universitato, kies fakon pri latinidaj lingvoj estras la esperantisto Martin Haase, kaj estas ekonomia, kultura kaj administra centro de la regiono. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 79 935 loĝantojn.

Bamberg
Blazono
Bamberg (Germanio)
Bamberg (Germanio)
DEC

Map

Flago
universitata urbo • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Bavario • ĉefurbo de distrikto en Germanio • urba areo
Administrado
Federacia landoBavario
DistriktaroSupra Frankonio
Distriktoeksterdistrikta urbo
UrborajtojUrbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo0951
Poŝtkodo96047, 96049, 96050, 96051, 96052
Aŭtomobila kodoBA
Oficiala Municipokodo09461000
NUTSDE241
Politiko
KomunumestroAndreas Starke
Partio de komunumestroSPD
Adreso de la administrejoMaximiliansplatz 3
96047 Bamberg
Demografio
Loĝantaro79935 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo, 10° 54′ O (mapo)49.89166666666710.89166666666749° 54′ N, 10° 54′ O (mapo)
Alto super la marnivelo262 m
Areo54,58 km²
Oficiala retejohttps://www.stadt.bamberg.de/
vdr

La mezepoka urbokerno ekde la jaro 1993 listiĝas kiel monda heredaĵo de Unesko.

En la urbo Nicolaus Eichhorn en 1887 publikigis la planlingvon Weltsprache.

Vidindaĵoj

Famuloj


Gefiloj

Eksteraj ligiloj