Banaba

Banaba estas insulo en la Pacifika Oceano, kiu politike apartenas al la insulara ŝtato Kiribato. Origine ĝi krom la insulo Nauro - antaŭ ekspluatado per industria minado - havis la plej grandajn naturajn provizojn de fosfato en la teritorio de la oceano.

Banaba
Satelita bildo de Banaba
Satelita bildo de Banaba
insulo
AkvejoPacifika Oceano
Geografia situo, 169° 32′ 13″ O (mapo)-0.85944444444444169.53694444444810° 51′ 34″ S, 169° 32′ 13″ O (mapo) f1
Situo de Banaba
Situo de Banaba

Map

Longo3,5 kmf2
Areo6,29 km² f4
Plej alta loko81 mf5
Loĝantaro300 (2010)
48 loĝ./km²
Ĉefa lokoAntereen
mapo
mapo
RimarkoPlej alta monto en Kiribato
vdr

Geografio

Banaba situas kompare izolite ĉirkaŭ 430 kilometrojn sudokcidente de la Gilbert-Insuloj kaj 290 kilometrojn oriente de Nauro. Ĝi estas levita atolo kun diametro de ĉirkaŭ 3,5 km kaj areo de 6,29 km²[1]. La ekstera korala ringo de la insulo atingas altecon de ĝis 81 metroj super la marnivelo kaj tiel reprezentas la plej altan punkton en Kiribato.

Sur la insulo nun vivas ĉirkaŭ 300 loĝantoj, en kvar vilaĝoj; ĉefurbo estas Antereen, la eksa Tabiang.

Referencoj