Basilius Amerbach la Juna

Basilius Amerbach la Juna (1533-1591) estis profesoro pri juro, rektoro kaj kanceliero en la Universitato de Bazelo, filo de Bonifacius Amerbach (1495-1562), nepo de Johann Amerbach (1440-1513), nevo de Basilius Amerbach la Maljuna (1488-1535) kaj frato de Faustina Amerbach (1530-1602).

Basilius Amerbach la Juna
Juristo kaj kanceliero en la Universitato de Bazelo
Juristo kaj kanceliero en la Universitato de Bazelo
Persona informo
Naskiĝo1-an de decembro 1533 (1533-12-01)
en Bazelo,   Svislando
Morto25-an de aprilo 1591 (1591-04-25) (57-jaraĝa)
en Bazelo,   Svislando
Lingvojgermana vd
ŜtatanecoSvislando vd
Alma materUniversitato de Bazelo
Universitato de Tübingen
Universitato de Padovo
Universitato de Bolonjo
Universitato de Bruĝo
Universitato de Napolo
Universitato de Romo
Familio
PatroBonifacius Amerbach vd
Profesio
Okupohistoriisto • universitata instruisto • advokato vd
Aktiva enBazelo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Samkiel sia patro, li ĝuis grandan famon pro sia laŭleĝa kompetenteco. Li interesiĝis pri numismatiko kaj arkeologio, specialiĝante pri roma epigrafio. Li ekis la elfosadojn de la roma teatro de Augusta Raurica[1], Svisio, tiele sekurante la bazoj por la sciencaj studoj de la klasika arkeologio norde de la Alpoj.

Vivo

La romia teatro de Augusta Raurica

Post studi juron inter 1549 kaj 1560, li iĝis juĝisto en la Imperia Ĉambra Kortego en Speyer. Dum tiu epoko, Basilius surprizis sian patron elektante vivi kun Jacob zur Glocke, iu oraĵisto, anstataŭ je advokato. Post unu jaro kiel juĝisto, li iĝis profesoro en la Universitato de Bazelo

Okaze de la morto de Bonifacius, en 1562, Basilius heredis lian kuriozaĵkabineton. Li ampleksis la kolekton da artaĵoj, antikvaĵoj, moneroj kaj aliaj artobjektoj. Liaj aldonoj al la Amerbach-Kabineto ankaŭ inkludis la ekvivalenton al "la tuta enhavo de minimume du oraĵlaborejoj". Basilius faris inventaron de sia kolekto en 1586, kiu enhavis rimarkindajn erojn tia kia unukornulan kornon kaj dekkvin pentraĵoj de Hans Holbein la Juna (1497-1543). Tio iĝis la ĝermo de la Kunstmuseum Basel.

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj