Belém

Belém (Belejn), ofte esperantigita Belemo, fondita en 1616, estas municipo kaj ĉefurbo de la Brazila subŝtato Parao. La portugala loknomo signifas: Bet-Leĥem.

Urbo Belém
Fotomontaĵo

Flago

Blazono

FlagoBlazono
urbego • municipo de Brazilo • provinca ĉefurbo
Datreveno12-a de januaro
Fondiĝo1616
Nomo de la loĝantobelenense ou belemense
Moto"Os estados do norte estão conosco e nos seguem"
Urbestr(in)oZenaldo Coltinho (Brazila Laborista Partio) ĝis 2021
Situo
Situo de Belém
Situo de Belém
SubŝtatoParao
MezoregionoBelém
MikroregionoBelém
Najbaraj urbojNe disponebla
Geografiaj aspektoj
Areo1.065,00 km²
Loĝantaro1.437.600 loĝ. 2009 [1]
Loĝdenso1.349,80 loĝ./km²
Alteco10 metroj
Klimatoekvatora
HorzonoUTC-3
Sociaj indikiloj
IHD0,806 2000 [2]
MEPR$ 12.520.322.000 (22) - 2006 [3]
MEP per capitaR$ 8.765,00 2006 [3]
vdr

Geografio

Belém situas en nord-orienta parto de la lando iom proksime de Amazonas laŭ rivero Pará. Ĝi troviĝas 10 metrojn super la marnivelo. La municipo havas areon de 1.064,9 Km2 kaj pro tio estas unu el la plej malgrandaj municipoj en Parao). Ĝi havas 1.342.202 loĝantojn.

Historio

Belém fondiĝis en 1616 fare de portugaloj, kiel frua eŭropeca urbo. Nur en 1775 ĝi estis parto de Brazilo. Estas urboparto, kiu gardis la koloniajn konstruaĵojn, en alia parto nubskrapuloj formiĝis.

La tragedio de Brigo Palhaço, ankaŭ nomata masakro de Brigo Palhaço, estis evento de la historio de Parao, okaziĝinta en Belém en 1823, en la kadro de la Brazila sendependigo (1822-1825). Entute pereis 252 sufokitaj kaj senaerigitaj viroj.

Klimato

Belém havas tropikan klimaton. Estas unusola sezono, ĉiam konstante estas varmo kun pluvo. Jare pluvas po 2439 mm. La temperaturo apenaŭ varias, tage estas ĉirkaŭ 30 'C, nokte 20 'C.

Vidindaĵoj

Famuloj

Esperanto en Belém

Nuno Álvares Rodrigues, konata pere de la pseŭdonimo “La Forgesito”, naskiĝis la 25-an de julio 1865 en Pará. Li diplomiĝis pri medicino en Universitato de Rio de Janeiro kaj vivtenis sin kiel kirurgiisto de la Brazila Mararmeo. En Belém li kreis kaj estis la unua prezidanto de du Esperanto-grupoj: “Norda Matena Stelo” (1909) kaj “Energio” (1921). Li forpasis la 11-an de novembro 1922.

Eble, post lia forpaso, malaperis Esperanto en Belém, kaj Carlos B. de Souza estas la dua esperantista pioniro tie, kie li ekloĝis en 1937 (antaŭe li estis vivinta eble en urbo Rio de Janeiro).

Ĉirkaŭ 1945 Francisco Falcão movadis tie.

Post tio, ne estas multaj informoj pri la movado en Belém.

En 2009 Pekim Tenório Vaz estas, eble, la ĉefa aktivulo en Belém.

Referencoj

Eksteraj ligiloj