Malneta enlanda produkto

makroekonomika mezuro de la grando de la ekonomio de ŝtato aŭ teritorio
La 15 ŝtatoj kun la plej grandaj malnetaj enlandaj produktoj(Monda Banko, jaro 2016)
LokumoŜtatoMEP
(miliardoj da
usonaj dolaroj)
1Usono18 624,4
2Ĉinio11 199,1
3Japanio4 940,1
4Germanio3 477,7
5Britio2 647,8
6Francio2 465,4
7Barato2 263,7
8Italio1 858,9
9Brazilo1 774,7
10Kanado1 529,7
11Korea Respubliko1 411,2
12Rusio1 283,1
13Hispanio1 237,2
14Aŭstralio1 204,6
15Meksiko1 046,9
Mondo73 433,6
Eŭropa Unio18 460,6
Fonto: Monda Banko

La malneta enlanda produkto (MEP) estas ekonomika mezuro de grandeco de la ekonomio de ŝtato aŭ teritorio.

Ĝi estas kalkulata per sumigo de la tuta valoro de ĉiuj varoj kaj servoj produktitaj / plenumitaj dum iu periodo (plej ofte, jaro) en la studata teritorio.

Tio estas

  • la valoro de ĉiuj enspezoj faritaj
  • plus la amortizoj
  • minus la produktadaj kaj doganaj impostoj en iu lando dum unu jaro. Dividante per la nombro de la loĝantoj oni ricevas la personan ("kapan") MEP (porkapa).

Kritiko

La malneta enlanda produkto plejofte ne estas taŭga mezuro de feliĉeco aŭ riĉeco de la individuaj homoj, unuavice pro la malsamaj nombroj de loĝantoj, due pro la nenaturaj (sed rezultaj de valutbors-kurzaj efikoj) intervalutaj rilatoj, trie pro malegaleco de riĉodispartigo.

Por kompari la riĉecon de individuoj iom pli servas la porhoma malneta produkto, kiu estas la MEP dividita per la nombro de loĝantoj.

Alilingve

  • angle, hungare: GDP
  • france, kastilie (hispane), katalune, portugale: PIB
  • dane: BNI
  • germane: BIP
  • itale: PIL
  • nederlande, norvege: BNP
  • pole: PKB

Bildaro

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj