Mannheim

urbo en Germanio

La urbo Mannheim [MANhajm] (en Esperanto Manhejmo) situas apud la kunfluejo de la riveroj Rejno kaj Nekaro. Administre temas pri eksterdistrikta urbo en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Fine de decembro 2022 ĝi havis 315 554 loĝantojn. En la jaro 766 post Kristo kiel Mannenheim (hejmo de [la viro] Manno) unuafoje dokumente menciita, ĝi ekde 1607 rajtis nomi sin urbo. En la 17-a kaj 18-a jarcento la urbo (post du-foja detruo) estis rekonstruita en la formo de 136 rektanguloj. Ĝis nun la Manhejma urbocentro ne havas stratnomojn, sed ĉiu dombloko estas retrovebla per po unu litero kaj unu nombro.

Mannheim
Blazono
Mannheim (Germanio)
Mannheim (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbego • rezidejo • universitata urbo • eksterdistrikta urbo en Baden-Virtembergo • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia landoBaden-Virtembergo
Distriktoeksterdistrikta urbo
UrborajtojUrbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo0621
Poŝtkodo68159–68309
Aŭtomobila kodoMA
Oficiala Municipokodo08222000
NUTSDE126
Subdivido17 urbodistriktoj (Stadtbezirke)
Politiko
Demografio
Loĝantaro315554 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo, 8° 28′ O (mapo)49.4877777777788.466111111111149° 29′ N, 8° 28′ O (mapo)
Alto super la marnivelo97 m
Areo144,96 km²
Oficiala retejohttps://www.mannheim.de/
vdr
urbocentro el rektanguloj
akvoturo
urbodomo

Vidindaĵoj

Servoj

Rilatoj al Esperanto

En la urbo ekde la fino de la 19-a jarcento kontinue aktivis esperantistoj kaj ekzistis diversaj Esperanto-grupoj. Kutime ili proksime kunlaboris respektive kunlaboras kun la geografie tre proksimaj samcelaj grupoj en Ludwigshafen kaj Heidelberg. En la norda urboparto Käfertal estas strato nomata "Zamenhofstraße".

Manhejmo estas naskiĝloko de Vlado Jukl.

Gefiloj kaj homoj rilataj al la urbo

Partneraj urboj

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj