Bohemiismo

praktiko de nekonvencia vivostilo

Bohemiismo (France: La bohème) estas la praktiko de nekonvencia vivostilo, ofte en akompano de similmensaj homoj, kun malmultaj konstantaj ligoj, rilate al muzikaj, artaj aŭ literaturaj celoj. En tiu kunteksto, Bohemianoj aŭ Bohemiuloj estas vagemuloj, aventuremuloj, aŭ eĉ vagantoj. Alivorte, liberaj spiritoj, kiuj estas karakterizitaj de ne stabila vivstilo, kaj certe ne estas salajritaj posedantoj de familiano.

Ilustraĵo de Robodi por la libro de Henri Mirage - "Scenoj el la vivo de Bohemiismisto", 1913

Tiu uzado de la vorto bohemiano unuafoje aperis en la angla lingvo en la 19-a jarcento[1] por priskribi la netradiciaj vivostilojn de marĝenigitaj kaj plej ofte malriĉaj artistoj, verkistoj, ĵurnalistoj, muzikistoj, kaj aktoroj en ĉefaj eŭropaj urboj. Bohemianoj estis asociaj kun neortodoksaj aŭ kontraŭ-sistemaj politikaj aŭ sociaj vidpunktoj, kiuj ofte estis esprimitaj pere de la libera amo, sobreco kaj — en kelkaj kazoj — volonta malriĉo. Riĉa kaj privilegia, eĉ aristokrata, bohemia etoso estas foje referencata kiel haute bohème[2] (en franca por alta bohemio).[3]

La termino Bohemiismo aperis en Francio en la komenco de la 19-a jarcento kiam artistoj kaj kreantoj ekkoncentriĝis en la malriĉaj, malaltklasaj, ciganaj kvartaloj. Bohémien estis ofta termino por la ciganoj de Francio, kiu estis erare konsiderataj atingintaj Francion dum la 15-a jarcento tra Bohemio,[4] tiam la nura protestanta kaj tiele hereza landoj inter okcidentaj kristanoj.

La poemo La Bohème, kun la samnoma refreno, de Charles Aznavour rakontas la historion de maljuniĝanta pentristo rememorigita pri bohema vivo, kiu li iam vivis kiel juna kaj malsata sed feliĉa artisto en Montmartre, Parizo.

Iamaj bohemiaj komunumoj

Laŭ etendo, Bohemio signifas lokon kie oni povas loĝi kaj labori malmultekoste, kaj ĉefe konduti malkonvencie; kiel komunumo de liberaj spiritoj for de la "respektata" socio. Kelkaj urboj aŭ kvartaloj asociiĝis kun bohemiismo en la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a jarcento:

Eŭropo
Usono
Kanado
Aŭstralio
Novzelando

Vidu ankaŭ

Referencoj

Literaturo

Plia legado

  • Levin, Joanna. (2010) Bohemia in America, 1858–1920. Stanford University Press. ISBN 978-0-8047-6083-6.
  • Siegel, Jerrold. (1999) Bohemian Paris: Culture, Politics, and the Boundaries of Bourgeois Life, 1830–1930. The Johns Hopkins University Press. ISBN 978-0-8018-6063-8.

Eksteraj ligiloj