Borut Pahor

Borut PAHOR (naskiĝis la 2-an de novembro 1963 en Postojna) estas slovena politikisto, prezidanto de Slovenio de 2012 ĝis 2022. Li estas membro de la socialdemokrata politika partio Socialni demokrati. En la jaroj 2004-2008 Membro de la Eŭropa Parlamento. Ekde novembro 2008 ĝis februaro 2012 li estis la ĉefministro de Slovenio. Ekde la 22-a de decembro 2012 li estas Prezidanto de Slovenio.

Borut Pahor
slovena politikisto
Persona informo
Borut Pahor
Naskiĝo2-an de novembro 1963 (1963-11-02) (60-jaraĝa)
en Postojna
Religioateismo vd
Lingvojslovena vd
ŜtatanecoSlovenioSocialisma federacia respubliko Jugoslavio vd
Alma materUniversitato de Ljubljano • Nova Gorica Grammar School vd
PartioSocialdemokratoj de Slovenio
Subskribo Borut Pahor
Familio
AmkunuloTanja Pečar vd
Profesio
Okupopolitikisto • politikologo vd
Aktiva enStrasburgoBruselo vd
En TTTOficiala retejo vd
prezidanto de Slovenio
Dumdec. 2012 – dec. 2022
AntaŭuloDanilo Türk
SekvantoNataša Pirc Musar
ĉefministro de Slovenio
Dumnov. 2008 – feb. 2012
AntaŭuloJanez Janša
SekvantoJanez Janša
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

En 1987 Borut Pahor diplomiĝis pri politika scienco kun la fokuso de internaciaj rilatoj. De 1990 ĝis 1992 li estis ano de la parlamenta kunveno de la Respubliko Slovenio, de 1992 ĝis 2000 ano de la Nacia Kunveno de la Respubliko Slovenio, kaj fine ĝis 2004 prezidanto de la Nacia Kunveno de la Respubliko Slovenio. En 2004 li kiel kandidato de la partio Socialni demokrati elektiĝis membro de la Eŭropa Parlamento kaj membris en la frakcio de la Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj.

Ekde la jaro 1997 li estis prezidanto de la partio "Unuiĝinta Listo de la Socialdemokratoj" (slovene Združena lista socialnih demokratovZLSD) en Slovenio, En 2005 la partio transformiĝis al la nova partio Socialdemokratoj de Slovenio, kaj li restis ties prezidanto.

La 21-an de septembro 2008 lia partio kun li kiel pinta kandidato gajnis la parlamentan baloton en Slovenio. La 7-an de novembro 2008 la parlamento nomumis lin ĉefministro de Slovenio. Sian membrecon en la Eŭropa Parlamento li finis la 14-an de oktobro 2008, kaj lian parlamentanecon transprenis Aurelio Juri.

La antaŭritme okazigitan parlamentan baloton de la 4-a de decembro 2011 gajnis la nur du monatojn antaŭe fondita partio de la ĝisnuna urbestro de Ljubljano, Zoran Janković, kiu do transprenis de Borut Pahor la postenon de nacia ĉefministro.

La 22-an de decembro 2012 Borut Pahor fariĝis Prezidento de Slovenio.

Eksteraj ligiloj