Britelira referendumo de 2016

La Britelira referendumo de 2016, en angla United Kingdom European Union membership referendum, konata ene de la Unuiĝinta Reĝlando kiel EU referendum (Eŭropunia referendumo), estis neligata[1] referendumo kiu okazis la 23an de junio 2016 en la Unuiĝinta Reĝlando[2][3] por konfirmi aŭ malkonfirmi la subtenon de la lando por plua membreco en la Eŭropa Unio. Tiu membreco estis temo por polemiko en Unuiĝinta Reĝlando ekde kiam la lando eniris en la tiam nomita Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK, aŭ "Komuna Merkato") en 1973.

Blue venko de la foriro, flave venko de la restado.
Manĉestera Urbodomo kie oni deklaris la rezulton de la referendumo por la tuto de la Unuiĝinta Reĝlando kaj Ĝibraltaro.

Antaŭaĵoj

Kongrue kun manifesta ordono de la Konservisma Partio, la jura bazo por referendumo estis establita fare de la Brita Parlamento pere de leĝo European Union Referendum Act 2015. Ĝi estis la dua fojo kiam la brita voĉdonantaro ricevis peton voĉdoni pri la afero de la membreco en la Eŭropa Unio: nome la unua referendumo okazis en 1975, kiam plua membreco estis aprobita de 67% de voĉdonantoj.[4]

Kialoj

Tiuj kiuj favoris retiriĝon de Unuiĝinta Reĝlando el la Eŭropa Unio – ofte menciita angle kiel Brexit (Briteliro, nome vortokunfando el “British” (brita) kaj “exit” (eliro))[5][6] – asertis ke la EU montras demokratian deficiton kaj ke esti membro subfosis nacian suverenecon, dum tiuj kiuj favoris membrecpluigon asertis ke en mondo kun multaj supernaciaj organizoj ajna perdo de suvereneco estas kompensata de la profitoj el la membreco en EU. Tiuj kiuj volis eliri el la EU asertis ke ĝi estus: ebligi ke la UR pli bone kontrolu enmigradon, tiele malpliigante la premon sur la publikaj servoj, loĝado kaj laborpostenoj; ŝparu milojn da milionoj da pundoj pro membrecaj monkontribuoj a la EU; ebligi ke la UR faru sian propran komerctraktadojn; kaj liberigi la UR el la eŭropuniaj regularoj kaj burokrataro kion ili vidas kiel sennecesaj kaj multekostaj. Tiuj kiuj volis resti asertis ke forlasi la EU estus: riskigi la prosperon de la UR; malpliigi ties influon super mondaj aferoj; endanĝerigi la nacian sekurecon pro limigo de la aliro al la komunaj eŭropuniaj krimdatumbazoj; kaj rezulto en komercaj barieroj inter la UR kaj la EU. Specife, ili asertis ke ĝi kondukus al laborpostenaj perdoj, malpliigoj de investado en la UR kaj riskoj al negocado.[7]

Subtenantoj

Britain Stronger in Europe (Britio pli forta en Eŭropo) estis la ĉefa grupo kiu kampanjis por ke UR restu en la EU, kaj Vote Leave (Voĉdonu Foriron) la ĉefa grupo kiu kampanjis por ke UR abandonu la EU. Enmiksiĝis ankaŭ multaj aliaj kampanjogrupoj, politikaj partioj, entreprenoj, sindikatoj, gazetaro kaj gravulaj individuoj.

Rezultoj

Tiu referendumo rezultis en ĝenerala voĉdonado por lasi la EU, pro 51.9% super 48.1%.[8][9][10][11] Tamen, la voĉdonado estis disa inter la konstituantaj landoj de la Unuiĝinta Reĝlando, kun Anglio kaj Kimrio voĉdonantaj por eliro, kaj Skotlando kaj Norda Irlando voĉdonantaj por la restado.[12] En reago al la rezulto, la Skotia Registaro jam anoncis la 24an de junio 2016 ke funkciuloj planos por "tre verŝajna" dua referendumo por la skota sendependeco el la Unuiĝinta Reĝlando.[13] Financaj merkatoj reagis negative al la rezulto: borsaj indicoj falis draste, same kiel la valoro de la brita pundo (5–10% dum la komencaj horoj post la decido). La referendumo estis konektita al la interna luktado ene de la reganta konservativa partio, kaj la ĉefministro asertis ke li rezignos ĉar sia flanko malvenkis en la referendumo,[14] kaj tion li faris laŭlonge de la 24a de junio 2016, fakte li anoncis ke li elposteniĝos Oktobre.[15]

Rezultoj
VoĉdonojProcentaĵo
Foriri17,410,74251.89%
Resti16,141,24148.11%
Validaj voĉdonoj33,551,98399.92%
Nevalidaj aŭ blankaj voĉdonoj25,3590.08%
Totalo de voĉdonoj33,577,342100.00%
Registritaj voĉdonantoj46,501,24172.21%

Referencoj

Bibliografio


Eksteraj ligiloj