Briteliro
Briteliro[1] (evitinde ankaŭ nomebla Breksiĝo[2]) el la angla Brexit, vortokunfando de la anglaj vortoj “Britain” (Britujo respektive Britio) kaj “exit” (eliro), aludas al la eliro de Britujo (Britio) el la Eŭropa Unio (EU), kio estis decidita per referendumo en junio 2016.
La brita registaro organizis je la 23-a de junio 2016 referendumon pri eliro. 51,9 % homoj voĉdonis por forlasi la Eŭropan Union.[3][4][5][6] Britio laŭinterkonsente forlasis la Eŭropan Union la 31-an de januaro 2020 je la 23:00 GMT, post kio sekvis 11-monata transira periodo finiĝinta la 31-an de decembro 2020.[7] Dum la transira periodo, Britio kaj EU intertraktis pri la kondiĉoj de siaj estontaj rilatoj.[7]
Eksteraj ligiloj
- Mason, Paul. Britio : perdiĝinta, dividiĝinta kaj sola. 'Le Monde Diplomatique', julio 2016 (esperante)
- Artikolo en la blogo Neniam milito inter ni, aperinta en marto 2019 (esperante)
- Intervjuoj en Kern.punkto
- KP081 Breksiĝo (30-a de junio 2016)[2] (esperante)
- KP090 Breksiĝo II (31-a de aŭgusto 2016) kun la esperantista profesia EU-tradukisto Brian Moon kiel gasto[2] (esperante)
Fontoj
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Brexit en la angla Vikipedio.