Caspar Georg Carl Reinwardt

Caspar Georg Carl REINWARDT (5a de Junio 1773 en Lüttringhausen, Remscheid – 6a de Marto 1854 en Leiden) estis prusi-naska nederlanda botanikisto. Li estas konsiderata fonda patro de la Bogor Botanika Ĝardeno en Indonezio.

Caspar Georg Carl Reinwardt
Persona informo
Kaspar Georg Karl Reinwardt
Naskiĝo3-an de junio 1773 (1773-06-03)
en Lüttringhausen
Morto6-an de marto 1854 (1854-03-06) (80-jaraĝa)
en Leiden
Lingvojgermana vd
LoĝlokoNederlando vd
ŜtatanecoReĝlando de Nederlando
Duklando Berg Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUniversitato de Amsterdamo
Universitato de Harderwijk Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupobotanikisto
herpetologist (en) Traduki
botanika kolektisto
universitata instruisto
kemiisto
fizikisto
zoologia kolektisto Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoPlantoscienco, zoologio kaj fiziko Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilistoGerardus Vrolik vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Litografio de la botanika ĝardeno de Bogor, 1880-aj jaroj.

Li estis profesoro de natura historio en la Universitato de Harderwijk el 1800 ĝis 1808. Poste li estis helpoprofesoro pri kemio kaj farmacio. En 1808 li plaĉis al la reĝo Louis Bonaparte kaj ricevis la postenon de direktoro de la "konstruotaj" botanikaj kaj zoologiaj ĝardenoj kaj muzeoj. En 1808 li iĝis membro de la Reĝa Nederlanda Akademio de Artoj kaj Sciencoj.[1] Poste li estis profesoro de natura historio en Amsterdamo. En 1816 li ricevis altajn postenojn en la Nederlanda Hindio kie li estris variajn botanikajn esplorojn tra la indonezia arkipelago. Reinwardt estis la fondinto (1817) kaj unua direktoro de la botanikaj ĝardenoj de Bogor (tiam nomita Buitenzorg) en la insulo Javo.[2]

Li revenis al Nederlando en 1822 kaj iĝis profesoro de natura historio en la Universitato de Leiden en 1823, kie li dediĉis sian vivon al kemio, botaniko kaj mineralogio.[3]

Reinwardt ankaŭ studis amfibiojn kaj reptiliojn, priskribante du novajn speciojn de serpentoj, Laticauda semifasciata kaj Xenopeltis unicolor.[4]

En 1831 Reinwardt publikigis katalogon de plantoj de la Leiden Hortus. Li kalkulis precize 5 600 speciojn kaj variaĵojn, pliigo de preskaŭ 600 ekde 1822.

Samnomaj taksonoj

Nepenthes reinwardtiana.

Kelkaj el la taksonoj (kaj botanikaj kaj zoologiaj) kiuj honoris lin estas listitaj sube:[3][5]

Notoj