Chris Brown (kantisto)

Chris BROWN (naskita la 5-an de majo 1989 en Virginio) estas populara usona kantisto, lirikisto, dancisto, kaj aktoro. Ekde 2004 li plurfoje eldonis furorajn sonregistraĵojn, ĉefe en la stiloj ritmenbluso kaj hiphopo. Li ankaŭ altiris atenton pro akuzoj pri atencoj kontraŭ aliaj homoj kaj konataj de li kaj ne, inkluzive de la tiama amatino Rihanna en 2009. Tiukaze li agnoskis kulpon. En 2014 li pasigis kelkajn semajnojn en malliberejo pro pugnobatado al nekonata viro. Kaj en 2016 post nova akuzo pri perforta ago kontraŭ virino, li arestiĝis post plurhora sieĝo de la polico[1].

Chris Brown
Persona informo
Chris Brown
NaskonomoChristopher Maurice Brown
Naskiĝo5-an de majo 1989 (1989-05-05) (34-jaraĝa)
en Tappahannock
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUsono vd
Alma materEssex High School vd
Familio
AmkunuloRihanna • Karrueche Tran vd
InfanojRoyalty Brown • Aeko Catori Brown • Lovely Symphani Brown vd
Profesio
Okupokantistokantoverkisto • repisto • dancistoaktoromuzikproduktisto • kolektanto vd
Aktiva dum2002– vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Chris Brown kantas en Seattle en 2005

Albumoj

  • Chris Brown (2005)
  • Exclusive (2007)
  • Graffiti (2009)
  • F.A.M.E. (2011)
  • Fortune (2012)
  • X (2014)
  • Royalty (2015)
  • Heartbreak on a Full Moon (2017)
  • Indigo (2019)

Referencoj

  • Koncizigita el la angla Vikipedio.