Cirilo de Aleksandrio

sanktulo kaj patriarko de Aleksandrio (412–444)

Sankta Cirilo de Aleksandrio (n. en Aleksandrio, ĉ. 370/3 - m. samurbe en 444) estis greklingva romia religiulo el la nuna Egiptio, konkrete en la tiutema romia kaj ekde la jaro 395 bizanca provinco Aegyptus respektive Αίγυπτος. Li funkciis kiel kristana Patriarko de Aleksandrio ekde 412 ĝis la forpaso.

Sankta
Cirilo de Aleksandrio
Patriarko de Aleksandrio
Persona informo
Naskiĝoĉ. 370/3
en Al-Mahalla al-Kubra
Morto444
en Aleksandrio
Religioortodoksismo vd
Lingvojantikva greka vd
ŜtatanecoRoma regno vd
Profesio
OkupoPapo de Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio • kleriko vd
Patriarko de Aleksandrio
Dum412 ĝis 444
AntaŭuloTeofilo de Aleksandrio, lia onklo
SekvantoDioskoro de Aleksandrio
Sanktulo, Doktoro de la Eklezio
Honorata enKatolika Eklezio, Ortodoksa Eklezio, Kopta Eklezio
Festotago27-a de junio (katolikoj)
9-a de junio kaj 18-a de januaro (ortodoksoj)
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Cirilo estis nevo de la potenca kaj influa episkopo Teofilo, li akompanis sian onklon al la Sinodo de la Anzino (403) kiu elpelis al Johano Krisostomo, al kiu li poste sukcedis en la aleksandria seĝo en 412). Multaj oponiĝis al lia nomumado, eble pro lia forta karaktero kaj lia akra regemo. Lia episkopa regado karakteriziĝis pro la premo kontraŭ la judoj, paganoj kaj aliaj kristanaj grupoj, ankaŭ pro liaj disputoj kontraŭ la imperia aŭtoritato kaj la batalo por la regado en la Patriarkato de Konstantinopolo.

Liaj verkaĵoj atestas pri lia ampleksa kono, krom la Biblio de la ekleziaj verkistoj, de la nekristanaj aŭtoroj de tiu epoko. Verŝajne dum tempo retiriĝis al la dezerto, kie ricevis de la monaĥoj, la edukadon kiel asketo, laŭ dedukto de la kvar leteroj kiun verkis Isidoro de Pelusio. Li estas konsiderata sanktulo de la Eklezioj Romkatolika, Ortodoksa kaj Kopta.

En 1882 Cirilo estis proklamata Doktoro de la Eklezio fare de la Papo Leono la 13-a, kiu ankaŭ samtempe doktorigis alian gravulon de la eklezio: Cirilo el Jerusalemo.