Corazón Aquino

(Alidirektita el Corazon Aquino)

Corazón AQUINO ([koraDZON aKIno]; naskiĝis la 25-an de januaro 1933 en Paniki (Tarlako), mortis la 1-an de aŭgusto 2009 en Makati; vera nomo Maria Corazon Sumulong Cojuangco) estis filipina politikistino. Pli konata sub la kromnomo de Cory Aquino, ŝi estis la 11-a prezidentino de Filipinoj de 25-a de februaro 1986 ĝis 30-a de junio 1992.

Corazón Aquino
Persona informo
María Corazón Sumulong Cojuangco
Naskiĝo25-an de januaro 1933 (1933-01-25)
en Paniqui
Morto1-an de aŭgusto 2009 (2009-08-01) (76-jaraĝa)
en Makati
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perkojlorektuma kancero vd
TomboManila Memorial Park Sucat vd
Religiokatolika eklezio vd
Lingvojanglatagala vd
ŜtatanecoFilipinoj vd
Alma materSt. Scholastica's College • College of Mount Saint Vincent • Ekstrem-Orienta Universitato • Universitato Ateneo de Manilo vd
PartioPartio Liberala de Filipinoj vd
Subskribo Corazón Aquino
Familio
PatroJosé Cojuangco vd
PatrinoDemetria Sumulong vd
GefratojJosephine C. Reyes • Jose Cojuangco, Jr. vd
Edz(in)oBenigno Aquino Jr. vd
InfanojBenigno Aquino la 3-a • Kris Aquino • Ballsy Aquino-Cruz • Pinky Aquino-Abellada • Viel Aquino-Dee vd
Profesio
Okupopolitikisto • homrajta aktivulo vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

En 1955, ŝi edziniĝis kun Benigno Aquino Jr post lia elekto kiel urbestro de Concepcion. Gvidanto de la opozicio kontraŭ Ferdinand Marcos, Benigno Aquino estis arestita kaj ekzilita en Usonon. La 31-a de aŭgusto 1983, reveninte en Filipinojn, li estis murdita tuj kiam li eliris el la aviadilo.

Post tio, dum du jaroj, la filipina opozicio kaj la popola movado instigis Corazón Aquino, por ke ŝi fariĝu, eĉ simbole, gvidantino de la opozicio. Ŝi kandidatiĝis al la prezidenta balotado de 7-a de februaro 1986.

Kvankam Ferdinand Marcos asertis sin venkinto, la balotado suferis tiom da fraŭdoj, ke la popolo rifuzis la rezulton: senperforta manifestacio arigis pli ol miliono da homoj.

La filipina armeo, estrata de la generalo Fidel Ramos restis neŭtrala, la prezidento Ferdinand Marcos estis trudita ekziliĝi.

Iĝinte prezidentino, Corazón Aquino adoptigis novan konstitucion en 1987. Pluraj provoj de armea puĉo okazis, kiuj malsukcesis danke al la apogo kiun la generalo Fidel Ramos alportis al la nova regado.

La 30-a de junio 1992, ŝi ne prezentis sin al la prezidenta balotado. Fidel Ramos iĝis ŝia posteulo.

La 1-a de aŭgusto 2009 ŝi mortis pro halto de koro, sekve al kancero de la intesto.

Antaŭe:Prezidento de FilipinojPoste:
Ferdinand Marcos1986 - 1992Fidel Ramos