Corserey

komunumo de Svislando

Corserey estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 332 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Corserey
Blazono de Corserey
Blazono de Corserey
Blazono de Corserey
Preĝejo de Corserey
Preĝejo de Corserey
Preĝejo de Corserey
former municipality of Switzerland • Ortschaft
Kantono Friburgo
DistriktoSarino
Koordinatoj 46° 46′ 28″ N 6° 59′ 33″ O / 46.77444 °N, 6.99250 °O / 46.77444; 6.99250 (mapo) 6° 59′ 33″ O / 46.77444 °N, 6.99250 °O / 46.77444; 6.99250 (mapo)
Nombro de loĝantoj332
Areo3,44 km²
Alteco658 m super marnivelo
Poŝtkodo1747
Komunumkodo2185
Mapo de Corserey
Mapo de Corserey
Mapo de Corserey
vdr

Geografio

Corserey situas en la Friburga Mezlando proksimume 15 kilometrojn okcidentsudokcidente de la kanontĉefurbo Friburgo sur monteta tavolo inter la ebenaĵo de Brojo en nordokcidento kaj la valo de Glano en sudoriento. La komunumo konsistas el la vilaĝo Corserey kaj la setlejoj Grand Clos norde de ĝi kaj Le Vuettes sude de la vilaĝo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,44 km², de kiuj 19,7% estas kovritaj de arbaro, 74,0% servas por agrikulturo kaj 6,4% por setlado.[2]

Najabaraj komunumoj

La komunumo Corserey limas en nordo al Montagny, en oriento al Prez-vers-Noréaz, en sudo al La Brillaz, kaj en okcidento al Torny.

Trafiko

La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj ĉe konekta vojo de Prez-vers-Noréaz al Torny kaj la vojo n-ro 1310 kondukas de Corserey al Chénens. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 10 kilometrojn okcidente kaj al la svisa aŭtovojo A12 10 kilometrojn oriente de la komunumo. Per buslinio de la kompanio Transporto Publika Friburga la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Corserey datiĝas el la jaro 1150 kiel Corserei. De 1478 ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la vilaĝo Corserey apartenis al la friburga voktejo Montagny, kiu estiĝis el la antaŭa senjorujo. De 1798 ĝis 1848 Corserey apartenis al la distrikto Friburgo, tiam ĝi estis surbaze de la nova kantona konstitucio de Friburgo integritaj al la Distrikto Sarino.[3]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Bildoj