Cosmas Alder

Cosmas ALDER (naskita ĉ. 1497 en Baden, mortinta la 7-an de novembro 1550 en Berno) estis svisa komponisto kaj politikisto.

Cosmas Alder
Persona informo
Naskiĝo1-an de januaro 1497 (1497-01-01)
en Baden
Morto7-an de novembro 1550 (1550-11-07) (53-jaraĝa)
en Berno
ŜtatanecoSvislando
Okupo
Okupopolitikisto
vdr

Biografio

Junuljare Adler estis korusa knabo - ĝis 1511 daŭris lia lerneja tempon. En 1524 li fariĝis mallongan tempon kantisto (ne kantoro!) en la konvento de Sankta Vincenco (katedralo) en Bern. Post la enkonduko de la Reformacio laŭ la reformita versio la konsilantaro urba elektis lin Sekretario pri publika konstruado en la 15.4.1528. Tiun oficon li havis ĝismorte. Samjare li iĝis ankaŭ sekretario de la bienposedantoj de Frienisberg: li verkis kelkajn katastrajn dokumentojn por la Frienisberg-domo en Berno.

En 1538 li iĝis deputito parlamenta. En la 7.8.1542 la parlamento elektis lin sekretario de la Supra hospitalo. Ekde 1543 li laboris ĉe la korporacio publika Mittellöwen. Post la morto de la unua edzino Alder edziĝis la 9.12.1545 al Barbara Schwäbler. Li mortis en la vintro de 1550 de pesto.

Graveco komponista

En liaj motetoj kaj kantoj Adler sekvis la teknikon de nederlandaj kaj francaj idoloj. La du Germanaj motetoj verkitis kiel interludoj por popolaj teatraĵoj; ili estas, kiel la Epitafkomponaĵoj je Ulrich Zwingli, gravaj ekzemploj de polifonia muziko el la 16-a jarcento.

La moteto pri la kanto Innsbruck, muß ich dich lassen montras melodiajn similaĵojn al la Innsbruck-kanto de Heinrich Isaac.

Verkoj (elekto)

  • Inclytes antistes, Epitaph-Motette auf Zwingli, Basel 1534, hrsg. v. E. Bernoulli, in: Zwingliana, Zürich 1907, S. 139 ff.
  • Isbruck, muß ich dich lossen, o. J., hrsg. v. A. Thürlings, in: Festschr. z. 2. Kongreß d. Internat. Musikges., Basel 1906
  • Für all auf Erd, in: 65 deutscher Lieder, Straßburg 1535/36, hrsg. v. R. Eitner, Mhh. f. Musikgesch., 1894, S. 62, u. A. Geering, in: Schweizer Musikbuch, Zürich 1939, S. 117
  • Da Jacob nu das Kleid ansach, 1538, gedr. in: Neue dt. Gesänge, Wittenberg 1544, hrsg. v. E. Bernoulli, in: Aus Liederbüchern d. Humanistenzeit, 1910; Hymni sacri numero LVII, Bern 1553; s. a. MGG.

Literaturo

  • A. Flury-A. Thürlings, C. A., in: Zwingliana, 3, Zürich 1908, S. 214 ff.
  • H. Dübi, C. A. u. d. berner. Ref., Bern 1930
  • A. Geering, Die Vokalmusik in d. Schweiz z. Z. d. Ref., Aarau 1933, S. 157 ff.
  • E. Bernoulli, A.s Komposition auf Zwinglis Tod, in: Zwingliana 2, Zürich 1907
  • Arnold Geering: Psalmen und geistliche Gesänge von Johannes Wannenmacher und Cosmas Alder. Genève 1934.
  • Andreas Traub: Die «Hymni sacri» von Cosmas Alder. In: Die Musikforschung. Kassel, Jg. 58 (2005), Heft 3, S. 274–281.
  • Biografio ĉe DHS.
  • Biografio ĉe NDB.

Eksteraj ligiloj