Curie-punkto

SubstancoTc (K)
MnOFe2O3573
Y3Fe5O12560
Cu2MnIn500
CrO2386
MnAs318
Gd292
Au2MnAl200
Dy88
EuO69
CrBr337
EuS16,5
GdCl32,2
SubstancoTc (K)
Co1388
Fe1043
Fe2B1015
FeOFe2O3858
NiOFe2O3858
CuOFe2O3728
MgOFe2O3713
MnBi630
Cu2MnAl630
Ni627
MnSb587
MnB578

Curie-punktoCurie-temperaturo (laŭ Pierre Curie) estas tiu temperaturo, super kiu iu substanco ne plu havas feromagnetan respektive feroelektran strukturon.

Specifa eco

Feromagneta substanco perdas sian magnetecon kiam varmigita trans la Curie-temperaturo. La Curie-punktoj por kelkaj substancoj troviĝas en la supra tabelo.

Super la Curie-punkto la magneteco ĝenerale sekvas la leĝon de Curie-Weiss:
(kie estas laCurie-konstanto).

Apliko

  • Priatento de magnetoj: Por ne perdi la magnetecon de magnetoj oni evitu troan varmiĝon, ĉar aparte la fortaj magnetoj (ekz-e NdFeB) havas malaltan Curie-punkton, dum pura neodimo mem havas tre malaltan Curie-punkton je 19 K (−254.2 °C), pro tio ĝi estas uzata en alojoj por produkti magnetojn.
  • Datumstorado: En magnetoptikaj diskoj la magneta tavolo estas en iu punkto varmigita per lasero ĝis la Curie-temperaturo, por forviŝi la stokitan informon kaj skribi novajn datumojn. Remalvarmigante la magneta stato „frostiĝas“. La vermigo de konvenciaj (do, ne-magnetoptikaj) durdiskoj trans la Curie-punkton garantias 100%-an forviŝon de ĉiuj registritaj datumoj, sed tiu metodo de datumforviŝado aplikiĝas nur ĉe strikte sekretaj datumoj.
  • Temperaturregulilo en magnete kontrolita lutilo: La lutilo estas ŝaltita per magnetŝaltilo. Kiam la temperaturo sufiĉas, la feromagneto perdas sian magnetecon kaj - do - malŝaltas la lutilon. Kurento ne povas flui, ĝis la materialo malvarmiĝas sub la Curie-punkto kaj remagnetiĝas kaj refermas la ŝaltilon.
  • Paleomagnetismo: Kiam lafo eliras al la tersurfaco, ĝia temperaturo estas super la Curie-punkto. Kiam ĝi solidiĝas, la entenataj fero-mineraloj orientiĝas laŭ la tiam ekzistanta magneta kampo (do, kutime laŭ la tera magnetkampo) kaj tiel montras ĝin konservita. Tiel oni eltrovis, ke dum la historio de la Tero la tera magnetkampo plurfoje fluktuis kaj inversiĝis.

Por scii pli

eksperimento:
fiziklibroj
  • Horst Stöcker: Taschenbuch der Physik, eldonejo Harry Deutsch, Frankfurt/M 2000, ISBN 3-8171-1628-4 germane
  • Charles Kittel: Introduction to Solid State Physics, eldonejo John Wiley and Sons, New York 1996, ISBN 978-0-471-11181-8 (angle)

Vidu ankaŭ