Masaĉuseca Instituto de Teknologio
La Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT; angle Massachusetts Institute of Technology) estas mondkonatauniversitato en la urbo Cambridge, Masaĉuseco, enUsono. Ĝi situas en la metropola regiono de Bostono kiuenhavas pli ol 200 universitatojn. Alia mondkonata universitatoen Cambridge estas Universitato Harvard.
Masaĉuseca Instituto de Teknologio | ||
---|---|---|
universitato • teknologia universitato • privata neprofitcela lernejo • Institute of Technology • akademia eldonejo • space grant institution | ||
moto | Mens et Manus (Penso kaj mano) | |
Informoj | ||
fondodato | 10-a de aprilo 1861 | |
fondinto(j) | William Barton Rogers vd | |
speco | Privata terkoncesa esplora universitato | |
Situo | ||
Geografia situo | , 71° 5′ 31″ U (mapo)42.359722222222-71.09194444444442° 21′ 35″ N, 71° 5′ 31″ U (mapo) | |
lando | Usono | |
urbo | Kembriĝo | |
adreso | 77 Massachusetts Avenue, Cambridge, MA, 02139-4307 | |
poŝtkodo | 02139-4307 | |
Estraro | ||
ĉefestro(j) | Sally Kornbluth • Melissa Nobles • Leo Rafael Reif • Susan Hockfield • Charles Marstiller Vest • Paul E. Gray • Jerome Wiesner • Howard Wesley Johnson • Cynthia Barnhart • Eric Grimson vd | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 11 574 vd (stato: 2018) | |
retejo | [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
membro de | ||
• Cifereca Biblioteka Federacio • IIIF Consortium • DDI Alliance • LIGO Scientific Collaboration • Konsorcio de Socisciencaj Asocioj • Shibboleth Consortium • arXiv • Northeast University Semiconductor Network • ORCID • Association of American Universities • American Council on Education • National Humanities Alliance • Higher Education Leadership Initiative for Open Scholarship • Koalicio por Retigita Informo • Association of Public and Land-grant Universities • Open Education Global • Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition vd | ||
filiita al | ||
• National Association of Independent Colleges and Universities vd | ||
filioj | ||
• Deshpande Center for Technological Innovation, Massachusetts Institute of Technology • Phillip T. and Susan M. Ragon Institute • Cambridge–MIT Institute • Novartis-MIT Center for Continuous Manufacturing • McGovern Institute for Brain Research • Picower Institute for Learning and Memory • Bates Research and Engineering Center • MIT School of Architecture and Planning • Massachusetts Institute of Technology School of Science • MIT Sloan School of Management • MIT School of Humanities, Arts, and Social Sciences • MIT Schwarzman College of Computing • MIT Museum • Laboratorio Lincoln vd | ||
| ||
MIT estas gea, private dotita esplora universitato. Ĝi sin dediĉasal la antaŭenigo de scio kaj la edukado de studantoj en scienco,teknologio, kaj aliaj fakoj erudiciaj kiuj plej bone servos la landonkaj la mondon en 21a jarcento. La Instituto havas pli ol 900fakultatanojn kaj preskaŭ 10 000 studentojn antaŭdiplomajn kajpostdiplomajn, kaj estas dividita en kvin fakultatojn—Arĥitekturokaj Urboplanado; Inĝenierarto; Homaraj, Artaj, kaj Sociaj Studoj;Administrado; kaj Scienco—kaj la Fakultato Whitaker de San-sciencojkaj -teknologioj. Ene de tiuj ĉi estas 27 diplom-donantaj fakoj,programoj kaj divizioj. Krome, multe da esplorado kaj instruadookazas en interfakaj programoj, laboratorioj kaj centroj kies laboroetendiĝas preter la tradiciaj limoj de la fakoj. La estraro dekuratoroj, nomita la Korporacio, konsistas el ĉirkaŭ 75 ĉefoj elalta edukado, komerco kaj industrio, scienco, inĝenierarto, kaj aliajprofesioj.
Historio
William Barton Rogers en 1846 havis ideon por politeknikainstitucio. En 1859, la ŝtatestro proponis ke iom el la nova tero enBostono kreita el la haveno estu por edukaj celoj. Rogers estriskomitaton kiu submetis peticion por krei kaj muzeon de natura historiokaj MIT-n. Akton, kiu ĉartizis MIT-n kaj donis la landon, aprobis laparlamento kaj subskribis la ŝtatestro je la 10-a de aprilo 1861. En1862 okazis la unua kunveno de la estraro, kaj elektiĝis Rogers al laposteno de la unua prezidento de MIT. Konstruado de konstruaĵo enBostono komenciĝis en 1863. Post du jaroj, la konstruaĵo ankoraŭne finiĝis, do nepacienca Rogers malfermis kursojn la20-an de februaro 1865,en la Komerca Biblioteko en la urbocentro. MIT kajBostono kreskis kaj en la fruaj jaroj de la 20-a jarcento, estisnovkreita riverbordo en Cambridge kiu estis tute libera. Do la tiamaprezidento Richard Cockburn Maclaurin decidis trankslokigi laInstituton tien. En 1916, malfermiĝis la nova tereno.
La instituto komence nur permesis la ĉeestadon de viroj, sed estisunu speciala studentino je la komenco, Ellen H. Swallow, kiudiplomiĝis en 1873. Malgraŭ tio, la studentaro ĉe la Institutoestis preskaŭ tute vira ĝis la 1970-oj, kiam multaj ŝanĝojkomenciĝis ĉe la Instituto. Nun la studentinaro estas pli ol 40% dela tuto.
Sigelo
La laboranto ĉe la amboso kaj la erudiciulo kun libro sur la sigelode la Instituto estas simbolo de la eduka filozofio de William BartonRogers kaj aliaj korporaciigintoj de MIT kiel deklarite en tiespropono Celoj kaj Plano de Instituto de Teknologio: "...la koncernojde Komerco kaj la Artoj, kaj ankaŭ Ĝenerala Edukado, postulas laplej serioza kunlaboro de inteligenta kulturo kun industriajstrebadoj." Ankaŭ la latina devizo Mens et Manus (cerbo kajmano) kaj la du volumoj, Scienco kaj Arto, sur la piedestalo spegulasla kunlaboro de scio kaj praktika scienco. La jaro 1861 referencas alla dato (la 10-a de aprilo 1861) kiam korporaciigis la Instituton laRegno de Masaĉuseco.
La oficiala sigelo de MIT adoptiĝis la 26-an de decembro 1864de la Korporacio. Multaj versioj aperis tra la jaroj, nuntempe oftepariodoj faritaj de la studentaro. En 2002, estis diskuto pri rekonila kontribuojn de virinaj studentoj ĉe la Instituto per surskribi laklasringon de la jaro 2004 per sigelo kun viro kaj virino. Sed lastudentaro voĉdonis por ne ŝanĝi la sigelon sur la ringo.
Famaj diplomiĝintoj
- Benjamin Netanjahu, politikisto kaj ĉefministro de Israelo
- Richard Revesz, usona juristo
- Botond Kőszegi, hungara ekonomo
Bildaro
- Ĉefkonstruaĵo en Cambridge, Masaĉuseco
- Centro por Komputiko
- La granda kupolo de MIT, lumigata nokte
Eksteraj ligiloj
- Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube
- Oficiala retejo
- Societo por Esperanto ĉe MIT, arkivigite je februaro 2021