Lafo

magmo elĵetita el vulkano

Lafo estas fandiĝinta roko, magmo kiu estas elĵetita el la interno de ia planedo, inkluzive Teron, aŭ de ia luno. Magmon produktas interna varmo de planedo aŭ luno, kaj ĝi erupcias kiel lafo ĉe vulkano aŭ tra fendo en la terkrusto aŭ lunkrusto. Ĝia temperaturo ĝenerale estas inter 700 kaj 1200 °C kiam ĝi elsputiĝas. Oni ofte nomas la solidan rokon, el posta malvarmiĝo, "lafo".

Lafoŝprucaĵo en la kratero de Villarica, Paragvajo
Lafofluaĵo dum fenda erupcio ĉe Krafla, Islando en 1984

Lafofluaĵo estas moviĝanta elfluaĵo de lafo kiu kreiĝas dum neeksploda erupcio. Kiam ĝi ĉesas moviĝi, lafo solidiĝas iĝante magmorokaĵo. La vorton "lafofluaĵo" oni ofte mallongigas al "lafo". Kvankam lafo povas esti ĝis 100000 fojojn pli viskoza ol akvo, lafo povas flui longan distancon antaŭ ol malvarmiĝi kaj solidiĝi, pro ĝiaj atributoj tiksotropio kaj ŝera maldensiĝo.[1][2]

Eksploda erupcio produktas miksaĵon de vulkana cindro kaj aliaj pecoj nomitaj tefro, anstataŭ lafofluaĵoj. La vorto "lafo" devenas de la itala lingvo "lava" (napola aŭ kalabria dialekto), kaj probable de la latina vorto "lavare", kiu signifas lavi.[3][4]La unua mencio rilate al elpremita magmo (fluida roko sub la tersurfaco) ŝajne estas en noto kiun skribis Francesco Serao pri la erupcio de Vezuvio en 1737.[5]Serao skribis "fluaĵo de fajra lafo", kiel analogio al la fluado de akvo kaj koto malsupren laŭ la flankoj de la vulkano post granda pluvo.

Referencoj