Damo (ŝako)

ŝakfiguro, kiu moviĝas aŭ diagonale aŭ orte

La damo (ankaŭ reĝino) estas la plej forta peco en ŝako. Ĉiu ludanto komencas la ludon kun unu damo centre de sia unua linio apud la reĝo kaj la dama kuriero. Ofta eraro de ŝaka komencantoj estas misinterŝanĝo de la reĝo kaj la damo, tial oni uzas la mnemonikon, "Metu la damon sur ĝian koloron." Laŭ "algebra" notacio, la blanka damo komencas ĉe d1 kaj la nigra damo komencas ĉe d8.Oni povas movi la damon rekte en ĉiu direkto (vertikala, horizontala aŭ diagonala), tiel kunigante la trajtojn de ambaŭ la turo kaj kuriero. Kiel ĉiuj pecoj, damo kaptas per okupado de la ĉelo, kie kontraŭa peco estas.

Blanka damo kaj la nigra sur la fono

Oni taksas la damon iomete pli forta ol turo plus kuriero, kaj iomete malpli forta ol du turoj. Ĉar la damo estas pli valora ol iu ajn peco, tiel preskaŭ ĉiam estas malavantaĝe interŝanĝi la damon kun iu ajn peco escepte de la kontraŭa damo, escepte se la interŝanĝo kondukas al formacio, kie oni povas devigi la kontraŭulon en ŝakmaton.

abcdefgh
8a8b8c8d8e8f8g8h88
7a7b7c7d7e7f7g7h77
6a6b6c6d6e6f6g6h66
5a5b5c5d5e5f5g5h55
4a4b4c4d4e4f4g4h44
3a3b3c3d3e3f3g3h33
2a2b2c2d2e2f2g2h22
1a1b1c1d1e1f1g1h11
abcdefgh
Moviĝeblecoj de la Damo