Reĝo (ŝako)

ŝakfiguro

La reĝo (♔♚) estas peco de la ludo de ŝako. Ĝi estas la peco, kiun la kontraŭulo volas kapti por venki en la ludo. Se la reĝo estas minacata kaj ne povas eskapi, oni diras, ke la reĝo estas en ŝakmato kaj la ludo estas malgajnata.

Blanka kaj nigra reĝoj

Ĉiu ludanto komencas la ludon kun unu reĝo en la unua linio, inter la damo kaj la reĝa kuriero. Laŭ algebra notado, la blanka reĝo komencas ĉe e1 kaj la nigra reĝo komenciĝas ĉe e8.

La reĝo rajtas moviĝi kaj kapti en iu ajn direkto unu ĉelon, tamen oni ne povas movi la reĝon al ĉelo, kiu estas minacata de kontraŭa peco. Kune kun turo, la reĝo povas fari specialan movon, la arokon.

abcdefgh
8a8b8c8d8e8f8g8h88
7a7b7c7d7e7f7g7h77
6a6b6c6d6e6f6g6h66
5a5b5c5d5e5f5g5h55
4a4b4c4d4e4f4g4h44
3a3b3c3d3e3f3g3h33
2a2b2c2d2e2f2g2h22
1a1b1c1d1e1f1g1h11
abcdefgh
Moviĝeblecoj de la Reĝo