Debora Patta

Debora Patta (naskiĝis la  13-an de julio 1964(nun 1964-07-13) en Zimbabvo) estas sudafrika ĵurnalistino. Ŝia familio havas radikojn en Praia a Mare, Italio.[1][2][3]

Debora Patta
Persona informo
Naskiĝola  13-an de julio 1964(nun 1964-07-13) (59‑jara)
en  Zimbabvo
Lingvojangla
ŜtatanecoSud-Afriko
Alma materUniversitato de Kaburbo • Rustenburg School for Girls
Okupo
Okupotelevida produktoro • ĵurnalisto
vdr

Biografio

La patro transloĝiĝis al Zimbabvo por sia kariero en la Itala Fervojo. Debora naskiĝis en 1964 sed post la disiĝo de la gepatroj sekvis sian patrinon al Sud-Afriko; ŝi diplomiĝis pri socia scienco en la Universitato de Kaburbo en 1984.

Ŝi tiam lanĉis sin en ĵurnalismon kaj komencis labori sendepende por la BBC kaj ŝi ankaŭ eklaboris por "e.tv" kaj "eNCA".

Ŝi informis pri la plej grandaj internaciaj temoj kiel la atakoj de la 11-a de septembro kaj la morto de Princino Diana kaj kondukis intervjuojn kun multaj konsiderindaj personoj kiel Ŝimon Peres, Oprah Winfrey, Nelson Mandela kaj Thabo Mbeki.

La 7-an de majo 2013 e.tv kaj eNCA anoncis ke Debora Patta rezignis ...por sekvi aliajn interesojn kiel sendependulino por aliaj kompanioj...[4][5].

Bibliografio

  • Anne Maggs e Debora Patta; Baby Micaela: the inside story of South Africa's most famous abduction case; Zebra Press, 1996; ISBN 9781868700493
  • Rory Steyn e Debora Patta; One step behind Mandela: the story of Rory Steyn, Nelson Mandela's chief bodyguard; Zebra Press, 2000; ISBN 9781868722693

Premioj

  • 1992: South African Checkers Journalist of the Year
  • 2004: Vodacom Journalist of the Year Gauteng Region
  • 2004: MTN 10 Most Remarkable Women in Media
  • 2007: Simonsvlei Journalist Achiever of the Year[6]
  • 2009: Vodacom Women in the Media[7]
  • 2010: CEO Magazine South Africa's Most Influential Women in Business and Government[8]
  • 2010 Tricolor Globe Award de la Italian Women in the World Association[9][10].

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj