Oprah Winfrey

Oprah Gail WINFREY (naskiĝis la 29-an de januaro 1954) estas usona televida intervjuistino de The Oprah Winfrey Show, la plej populara intervjua serio de televida historio. Ŝi ankaŭ estas influa libro-kritikistino, Oskar-nomumita aktorino, kaj filantropo. Laŭ revuo Forbes ŝi estas la plej riĉa afrika-usonano de la 20-a jarcento, kaj la sola nigrula miliardulo por tri sinsekvaj jaroj. Revuo Life nomis ŝin kiel la plej influan virinon de ŝia generacio.

Oprah Winfrey
Persona informo
Oprah Gail Winfrey
NaskonomoOrpah Gail Winfrey
Naskiĝo29-an de januaro 1954 (1954-01-29) (70-jaraĝa)
en Kosciusko (Mississippi)
Etnoafrik-usonano vd
Lingvojangla vd
LoĝlokoMontecito • MilvokioNaŝviloĈikago • Lavallette • Fisher Island • Telluride • MauiAntigvo • Streeterville vd
ŜtatanecoUsono vd
Alma materTenesia Ŝtata Universitato • Lincoln High School • Nicolet High School • East Nashville Magnet High School • Universitato de Tenesio vd
PartioDemokrata Partio vd
Familio
PatrinoVernita Lee Winfrey vd
AmkunuloJohn Tesh • Roger Ebert • Stedman Graham vd
InfanojCanaan Winfrey vd
ParencojPatricia Lee Logton • Jeffrey Lee vd
Profesio
Okupotelevida prezentisto • mecenato • televida produktoro • filmproduktoroentreprenisto • raportisto • aktoro • voĉaktoro • verkisto • talk show host • aŭtobiografo • ĵurnalisto • motivational speaker • podkastisto • prezentisto vd
Laborkampomem-helpo vd
Aktiva dum1967– vd
Verkado
VerkojThe Oprah Winfrey Show ❦
The Women of Brewster Place ❦
The Color Purple ❦
Beloved ❦
Their Eyes Were Watching God ❦
Charlotte's Web ❦
Bee Movie ❦
The Princess and the Frog ❦
The Butler vd
En TTTOficiala retejo vd
Oprah Winfrey en 2004 ĉe festo por sia 50-a naskiĝtaga datreveno.
Oprah Winfrey en 2004 ĉe festo por sia 50-a naskiĝtaga datreveno.
Persona informo
NaskonomoOrpah Gail Winfrey
Lingvojangla
LoĝlokoMontecito • MilvokioNaŝviloĈikago • Lavallette • Fisher Island • Telluride • MauiAntigvo • Streeterville
ŜtatanecoUsono
Alma materTenesia Ŝtata Universitato • Lincoln High School • Nicolet High School • East Nashville Magnet High School • Universitato de Tenesio
Familio
PatrinoVernita Lee Winfrey
AmkunuloJohn Tesh • Roger Ebert • Stedman Graham
InfanoCanaan Winfrey
ParencojPatricia Lee Logton
Jeffrey Lee
Okupo
Okupotelevida prezentisto • mecenato • televida produktoro • filmproduktoroentreprenisto • raportisto • aktoro • voĉaktoro • verkisto • talk show host • aŭtobiografo • ĵurnalisto • motivational speaker • podkastisto • prezentisto
VerkojThe Oprah Winfrey Show
The Women of Brewster Place
The Color Purple
Beloved
Their Eyes Were Watching God
Charlotte's Web
Bee Movie
The Princess and the Frog
The Butler
TTT
Retejohttp://www.oprah.com
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Frua vivo

Oprah Winfrey estis naskita en Kosciusko (Misisipio) al baptisma familio. Ŝiaj gepatroj estis needzaj geadoleskuloj. Ŝia denaska nomo estis Orpa Gail Winfrey, nomata laŭ Orpah, bofilino de Naomi en la Libro de Rut en Biblio. Winfrey diris, ke pro problemoj de prononcado kaj literumado de "Orpah", la "r" kaj la "p" estis interŝanĝitaj. Ŝia patrino, Vernita Lee, estis ĉambristino, kaj ŝia patro estis karbonministo, kaj poste barbiro kaj urba magistratano.

Kiam ŝi estis junaĝa, ŝi loĝis kun sia avino, kiu instruis ŝin kiel legi 3-jaraĝan. 6-jaraĝa, Winfrey transloĝis al la geto de Milvokio (Viskonsino) por loĝi kun sia patrino. Ŝi diris, ke ŝi estis sekse mistraktita ekde sia 9-a jaro de kaj ŝia kuzo, kaj onklo, kaj familia amiko.

Malgraŭ sia malbona hejma vivo Winfrey estis bonega studento, preterpaŝante du nivelŝtupojn en bazlernejo. Kiam ŝi estis 18-jaraĝa, ŝi gajnis beleco-konkurson por nigruloj en Tenesio. Ŝi ankaŭ gajnis orator-konkurson, kiu permesis ŝin ĉeesti Tennessee State University senpage, por studi komunikadon. En Tenesio ŝi estis ĉefa novaĵlegisto ĉe pluraj televidaj elsendejoj.

Kariero

Televido

En 1983 Winfrey transloĝiĝis al Ĉikago por estri intervjuo-televidserion, AM Chicago. Post nur kelkaj monatoj ĝi populariĝis kiel la plej populara intervjuo-televidserio en Ĉikago. Ĝi estis renomita The Oprah Winfrey Show, kiu ekelsendis trausone je 8-a de septembro 1986. Ŝia televidserio rapide populariĝis kiel la plej populara tia televidserio en Usono.

Apud ŝiaj televidaj aperoj, Winfrey kunfondis la virinan televidan reton Oxygen. Ŝi ankaŭ estas la prezidanto de produkto-studio Harpo Productions ("Oprah" legita de malantaŭe antaŭen).

Filmoj