Demokrat-Respublikana Partio (Usono)

eksa partio en Usono

La termino Demokrat-Respublikana Partio aŭ en angla Democratic-Republican Party estas nomo uzata dekomence farede modernaj politik-fakuloj por la unua usona politika partio nomita "Republican Party" (Respublikana Partio, kiel ĝi nomiĝis tiam), ankaŭ konata kiel Jeffersonian Republicans (Jefersonanaj Respublikanoj). Historiistoj kutime uzas la esprimon "Republican Party" (Respublikana Partio). Ĝi estis la dua politika partio en Usono, kaj estis organizita de la tiama Sekreatrio de Ŝtato Thomas Jefferson kaj de lia amiko kaj samideano James Madison, (tiam funkcianta ĉe la Domo de Reprezentantoj) en 1791-93, por kontraŭi la premon de la Federalista Partio estrata de la Sekretario de la Trezorejo Alexander Hamilton.[1] Tiu nova partio kontrolis la funkciadon de la Prezidenteco kaj de la Kongreso, kaj plej ŝtatojn, el 1801 al 1825. Ekinte en 1791 kiel unu frakcio en la Kongreso, multaj el kies membroj estis kontraŭantoj al la nova Konstitucio, eknomiĝis Respublikanoj en la Dua Usona Kongreso. Oni tiam uzis la nomon Respublikanoj por mencii la Respublikanan Partion de tiu periodo kaj de la unuaj du jardekoj de la 19a jarcento. La Republican Party disiĝis post la usona prezidenta baloto de 1824 en du partioj: nome Demokrata Partio kaj la mallongdaŭra Nacia Respublikana Partio (poste sukcedita de la Partio Whig).

Demokrat-Respublikana Partio
emblemo
partio
Komenco1791 vd
Fino1825 vd
AntaŭeAnti-Administration Party vd
PosteDemokrata Partio vd
Lando(j)Usono vd
SidejoVaŝingtono
Ideologio

Republicanism in the United States • agrarismo • kontraŭfederismo • respublikismo • klasika liberalismo • civita naciismo

Ĉefestro(j)Thomas JeffersonJames Madison vd
vdr
Demokrat-Respublikana Partio
Democratic-Republican Party
Emblemo de Demokrat-Respublikana Partio
partio
Lando Usono
IdeologioRepublicanism in the United States, agrarismo, kontraŭfederismo, respublikismo, klasika liberalismo, civita naciismo
vdr

Notoj

Eksteraj ligiloj