Die Zauberflöte

opero far Mozarto

Die Zauberflöte (La Magia Fluto) estas opero du-akta, komponita en 1791 de Wolfgang Amadeus Mozart laŭ germanlingva libreto de Emanuel Schikaneder. La verko estas Singspiel, t.e. opero kun parolata teksto inter kantataj arioj.

Die Zauberflöte
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvogermana lingvo
Eldonado
Eldondato18-a jarcento
ĜenroKantoteatraĵoopero
vdr
Produktaĵo de La Magia Fluto ĉe Texas A&M University–Commerce en 2015.

Unua prezentado kaj recenzo

La opero estis unuafoje prezentata en Vieno la 30-an de septembro de 1791 ĉe la Freihaus-Theater auf der Wieden.[1] Mozart mem estris la orĥestron,[2] Schikaneder ludis Papagenon, kaj la Reĝinon de la Nokto ludis la bofratino de Mozart, Josepha Hofer.

La opero altiris grandajn homamasojn, kaj ĝia bona akcepto gajigis la komponiston, malsaniĝintan en Prago antaŭ kelkaj semajnoj kaj mortontan post kelkaj monatoj.

Depost tiam, Die Zauberflöte estas unu el la plej amataj operoj, kaj la oke plej ofte ludata opero en Nordameriko.[3]

Roloj

RoloVoĉofakoUnua kantistaro, 30-a de septembro de 1791
TaminotenoroBenedikt Schack
PapagenobaritonoEmanuel Schikaneder
PaminasopranoAnna Gottlieb
Reĝino de la NoktosopranoJosepha Hofer
SarastrobasoFranz Xaver Gerl
Tri damoj2 sopranoj, mezsopranoMlle Klöpfer, Mlle Hofmann, Mme Elisab[e]th Schack
MonostatostenoroJohann Joseph Nouseul
Tri knabojsoprana knabo, alda knabo, mezsoprana knaboAnna Schikaneder; Anselm Handelgruber; Franz Anton Maurer
Prezidanto de la templobaso-baritonoHerr Winter
Tri sacerdotojtenoro, du basojJohann Michael Kistler, Urban Schikaneder, Herr Moll
PapagenasopranoBarbara Gerl
Du armatojtenoro, basoJohann Michael Kistler, Herr Moll
Tri sklavoj2 tenoroj, basoKarl Ludwig Giesecke, Herr Frasel, Herr Starke
Sacerdotoj, virinoj, plebo, sklavoj, ĥoro
Klarigo: La ne tre gravaj rolantoj estis menciitaj sen antaŭnomoj, kun la titoloj Herr (mallonge Hr, germane: sinjoro), Mad Mme (france: sinjorino), Mlle (france: fraŭlino)

La kantistoj rolas kun orĥestro konsistanta el du flutoj (unu kun fluteto), du hobojoj, du klarnetoj (duoblantaj je basetkorno), du fagotoj, du kornoj, du trumpetoj, tri trombonoj (alda, tenora kaj basa), timbaloj kaj kordinstrumentoj. La verko ankaŭ necesigas kvarpartan ĥoron por pluraj sceneroj (aparte la finaĵoj de ambaŭ aktoj) kaj kampaneton por la muziko de la magiaj tintiloj de Papageno.

Notoj