Nyon (distrikto)

Distrikto de Kantono Vaŭdo, Svislando
(Alidirektita el Distrikto Nyon)


La distrikto Nyon estas administra unuo de Kantono Vaŭdo. Ĝi havis 105 359 loĝantojn la 31-an de decembro 2022. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Payerne.

Distrikto Nyon
Blazono de la distrikto Nyon
Flago de la distrikto Nyon
Nyon
Mapo de la distrikto Nyon
Distriktoj de Kantono Vaŭdo
Kantono Vaŭdo
ĈeflokoNyon
Geografia situo506444 / 141688 (mapo)46.426.221666666666746° 25′ N, 6° 13′ O; CH1903: 506444 / 141688 (mapo) f1

Map

Nombro de loĝantoj105359  (2022-12-31)
Areo307,24 km²
Loĝantardenseco343 loĝantoj/km²
Federacia Kodo2228
vdr

Geografio

La Distrikto Nyon situas en sudokcidento de Kantono Vaŭdo kaj etendiĝas inter la bordo de la Lago Lemano kaj la Ĵurasa Montaro. En la distrikto situas du enklavoj, kiuj apartenas al la komunumo Céligny de Kantono Ĝenevo.

Trafiko

Tra la distrikto pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1, la svisa aŭtovojo A1 kaj la grava trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Laŭzano al Ĝenevo.

Komunumoj de la distrikto Nyon

La distrikto Nyon konsistas (stato en 2013) el 47 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Nyon estas la plej granda. Jen la listo:

BlazonoNomoLoĝantoj
(2012-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Arnex-sur-Nyon1872.045701
Arzier-Le Muids234951.915702
Bassins125120.795703
Begnins16074.785704
Bogis-Bossey8062.455705
Borex8771.985706
Bursinel4751.775852
Bursins7363.375853
Burtigny3555.685854
Chavannes-de-Bogis10052.855707
Chavannes-des-Bois7502.145708
Chéserex119110.565709
Coinsins3942.915710
Commugny25066.515711
Coppet28551.875712
Crans-près-Céligny19834.325713
Crassier10512.035714
Duillier10194.115715
Dully5501.665855
Essertines-sur-Rolle6556.955856
Eysins13162.385716
Founex31454.795717
Genolier18084.875718
Gilly9817.765857
Gingins119912.585719
Givrins9173.975720
Gland116058.325721
Grens3502.565722
La Rippe102416.615726
Le Vaud12253.115731
Longirod4169.445429
Luins5922.675858
Marchissy44511.985430
Mies17433.455723
Mont-sur-Rolle25393.855859
Nyon188046.795724
Perroy13652.905860
Prangins38816.035725
Rolle58472.745861
Saint-Cergue214724.285727
Saint-George94512.325434
Signy-Avenex4421.935728
Tannay14301.825729
Tartegnin2251.095862
Trélex13555.785730
Vich7431.565732
Vinzel3421.095863
Totale4789 433307,342228

Historio

La Distrikto Nyon ĝis la administra reformo de Kantono Vaŭdo, kiu efikis je la 1-a de januaro 2008 estis dividita en kvar subdistriktojn, nome Begnins, Gingins, Coppet kaj Nyon. La Distrikto Nyon estis fondita okaze de la Helveta Revolucio de 1798 kiel distrikto de la tiama Kantono Lemano el la antaŭa berna Senjorujo Nyon. Surbaze de la Mediacia Akto de Napoleono en la jaro 1803 ĝi estis integrita al la nove fondita Kantono Vaŭdo.[1]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj