Kantono Ĝenevo

La Kantono Ĝenevo estas unu el la 26 federaciaj ŝtatoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj. Ĝia sidejo estas la urbo Ĝenevo. En septembro 2008, en la kantono vivis 451 083 loĝantoj.

Kantono Ĝenevo

emblemo

Blazono de Kantono Ĝenevo
La kantono, vidata de La Barillette
Kantonoj de Svislando
Ĉefloko Ĝenevo
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumoen la jaro 1815
Oficialaj lingvoj franca lingvo
Oficiala mallongigo GE
Nombro de loĝantoj451083 (2008-09-30)
Areo282 km²
Loĝantardenseco1587 loĝantoj/km²
Koordinatoj46° 12′ N 6° 0′ O / 46.200 °N, 6.000 °O / 46.200; 6.000 (mapo) 6° 0′ O / 46.200 °N, 6.000 °O / 46.200; 6.000 (mapo)
Situo de Kantono Ĝenevo en Svislando
Mapo de la Kantono Ĝenevo
vdr
La komunumoj de Kantono Ĝenevo
Kampara ĝeneva pejzaĝo apud Avusy

Nomo

La oficiala nomo de la kantono estas Respubliko kaj Kantono Ĝenevo (en la franca lingvo: République et Canton de Genève; en la germana lingvo: Republik und Kanton Genf; en la itala lingvo: Repubblica e Canton Ginevra; en la romanĉa lingvo: Republica e Chantun Genevra; en la angla lingvo: Republic and Canton of Geneva).

Lingvoj

La oficiala lingvo de Kantono Ĝenevo estas la franca.

Geografio

Kantono Ĝenevo formas la plej sudokcidentan finon de Svislando. Ĝi estas preskaŭ komplete ĉirkaŭigita de Francio. La kantono disponas pri 103 kilometra limo al la francaj departementoj Ain kaj Haute-Savoie kaj nur 4,5 kilometra limo al la svisa Kantono Vaŭdo.

La Kantono situas ĉe la sudokcidenta fino de la Lago Lemano, kie la rivero Rodano elfluas el ĝi direkte al Mediteraneo. La alia grava rivero en Kantono Ĝenevo estas Arve, kiu alfluas al Rodano en la kantonĉefurbo Ĝenevo alfluante de Chamonix. La kantono situas en la tiel nomita Ĝeneva Bazeno (en la franca lingvo Cuvette Genevoise) inter la Ĵurasa montaro en nordo kaj la Alpoj en sudo.

Historio

La Kantono Ĝenevo estis kreita en la jaro 1815 el la urbo Ĝenevo, ties servutaj teritorioj kaj el la iamaj francaj kaj savojaj teritorioj, kiujn al ĝi aljuĝis al Viena Kongreso. La aristokrata reĝimo de Ĝenevo konservis sian povon ankoraŭ ĝis la liberala revolucio la 7-an de oktobro 1846. En la sekvanta jaro Ĝenevo donis al si novan kantonan konstitucion kaj akceptis en la jaro 1848 la novan federacian konstitucion de Svislando. Ek de tiam Ĝenevo apartenis al la liberalaj kantonoj de Svislando.

Komunumoj

La kantono Ĝenevo konsistas el 45 komunumoj. La aŭtonomiaj rajtoj de la ĝenevaj komunumoj estas tamen kompare al la komunuma aŭtonomio en Alemanio relative modesta.

La plej gravaj komunumoj

KomunumoLoĝantoj
Bernex9463
Carouge19114
Chêne-Bougeries10148
Chêne-Bourg7886
Collonge-Bellerive7346
Ĝenevo185726
Lancy27548
Le Grand-Saconnex10607
Meyrin20793
Onex17328
Plan-les-Ouates9605
Thônex13251
Vernier32038
Versoix12468
Veyrier9677

(stato je la 31-a de decembro 2007)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Kantonoj de Svislando

Argovio (Aargau) |Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) |Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) |Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) |Bazelo Urba (Basel-Stadt) |Berno (Bern) |Friburgo (Fribourg) |Glaruso (Glarus) |Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) |Ĝenevo (Genève) |Ĵuraso (Jura) |Lucerno (Luzern) |Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) |Nidvaldo (Nidwalden) |Obvaldo (Obwalden) |Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) |Ŝvico (Schwyz) |Soloturno (Solothurn) |Sankt-Galo (St. Gallen) |Tiĉino (Ticino/Tessin) |Turgovio (Thurgau) |Urio (Uri) |Vaŭdo (Vaud) |Valezo (Valais/Wallis) |Zugo (Zug) |Zuriko (Zürich)