Doganejo

registara administrantaro pri kolekto de dogano

Doganejo estas "oficejo, ĉe kiu oni pagas limimposton",[1] tio estas la doganojn. Temas pri publika registardependa oficejo kun fiska krom sekureca funkcioj, situa en strategiaj lokoj ĉe limoj. Tiuj strategiaj lokoj estas ĝenerale marbordoj, geografiaj limoj, internaciaj terminaloj de vartransportado kiel flughavenoj aŭ fervojaj terminaloj. Tiu oficejo zorgas pri la kontrolado de la operacioj de ekstera komerco, cele al registrado de la trafiko internacia de importataj aŭ eksportataj varoj el aŭ al fremda lando kaj pagigi la impostojn establitajn jure.[2] La doganejoj estis kreitaj por sistema kolektado de la doganaj impostoj, kaj aliflanke por regulado de la trafiko de varoj kiuj povus estis nedezirataj de la enlanda produktado, la publika sano, la paco kaj la sekureco de la koncerna ŝtato.[3]

Krome, en difinitaj landoj la doganejo ne zorgas nur pri limigo kan kontrolo de varoj, sed ankaŭ pri la trafiko de personoj, kapitalo aŭ materialo nedezirata pro religiaj, politikaj aŭ ideologiaj postuloj.

Vidu ankaŭ

Notoj