Dosiero-Transiga Protokolo

Dosiero-Transiga Protokolo (angle File Transfer Protocol, FTP) estas protokolo por interŝanĝi dosierojn inter diversaj komputiloj operaciumo-sendepende. Ĝi uzas TCP/IP-pordon 21 por regi la faktan dosiero-interŝanĝon, kiu okazas de pordo 20 ĉe la servilo al pordo pli granda ol 1024 ĉe la kliento. Ĉi tiu metodo kaŭzas problemojn pri fajroŝirmiloj.

OSI-modelo kun interretaj protokoloj de TCP-IP-stako
Kable kaj senkable: WAN (ekz. la interreto), MAN, LAN, PAN.
Nur senkable: IPN, WMAN, WLAN (Wi-Fi), WPAN (ekz. Bluetooth).
TavoloTavolnomoIP pera/rilata (havas RFC)
7Aplikada tavoloHTTP, SMTP, POP3, IMAP, FTP, SSH, IRC, SIP, DNS...
6Prezenta tavoloMPEG, MIME, SSL, TLS, ...
5Seanca tavoloNetBIOS, RPC, SAP, SDP...
4Transporta tavoloTCP, UDP, SCTP, RTP...
3Reta tavoloIPv4, IPv6, IPsec, ICMP, IGMP, ARP...
2Kanala tavoloEthernet, 802.11 Wi-Fi, MAC, HDLC, V.42bis, V.42), V.44...
1Fizika tavoloDSL, ADSL, WiMAX, 802.11b, 802.11g 10BASE-T, V.90...

Kvankam FTP postulas nomon kaj pasvorton, estas multe da serviloj, kiu akceptas 'ftp' aŭ 'anonymous' kiel nomon kaj ĉian pasvorton (ordinare nur por lego). Se sekureco gravas, oni nuntempe ofte uzas sftp (sekura FTP), kiu uzas kriptografion kaj estas parto de SSH.