UDP

komputila retkomunika protokolo uzata super IP

La Protokolo de Uzantodatengramoj[1] (angle User Datagram Protocol) estas tre simpla IP-protokolo. Ĝi ne korektas transmisiajn erarojn, do ĝi ne certigas, ke la datenoj atingas la celon nek garantias la ĝustan ordon de la ricevotaj paketoj. Programoj uzantaj UDP aŭ ne bezonas tiun sekurecon (kiel Voĉo trans IP), aŭ zorgas pri ĝi mem (kiel TFTP kaj NFS). La plej uzataj UDP-protokoloj estas DNS (kiu transformas la literan nomon de retregiono al ĝia IP-numero aŭ inverse) kaj DHCP, kiu disdonas IP-numerojn. UDP estas senstatusa, do ne ekzistas konekto kiel ĉe TCP. La avantaĝo super TCP estas, ke UDP estas pli rapida kaj havas malpli da protokoldatenoj.

OSI-modelo kun interretaj protokoloj de TCP-IP-stako
Kable kaj senkable: WAN (ekz. la interreto), MAN, LAN, PAN.
Nur senkable: IPN, WMAN, WLAN (Wi-Fi), WPAN (ekz. Bluetooth).
TavoloTavolnomoIP pera/rilata (havas RFC)
7Aplikada tavoloHTTP, SMTP, POP3, IMAP, FTP, SSH, IRC, SIP, DNS...
6Prezenta tavoloMPEG, MIME, SSL, TLS, ...
5Seanca tavoloNetBIOS, RPC, SAP, SDP...
4Transporta tavoloTCP, UDP, SCTP, RTP...
3Reta tavoloIPv4, IPv6, IPsec, ICMP, IGMP, ARP...
2Kanala tavoloEthernet, 802.11 Wi-Fi, MAC, HDLC, V.42bis, V.42), V.44...
1Fizika tavoloDSL, ADSL, WiMAX, 802.11b, 802.11g 10BASE-T, V.90...

Noto