MIME

MIME estas normo por retpoŝto en la Interreto, ebliganta

  • havi plurajn objektojn en unu retmesaĝo;
  • sendi tekstojn kun senlime granda linilongo kaj suma amplekso;
  • uzi signarojn pli larĝajn ol Askio, ekz-e la Latin-3-an;
  • ktp.
OSI-modelo kun interretaj protokoloj de TCP-IP-stako
Kable kaj senkable: WAN (ekz. la interreto), MAN, LAN, PAN.
Nur senkable: IPN, WMAN, WLAN (Wi-Fi), WPAN (ekz. Bluetooth).
TavoloTavolnomoIP pera/rilata (havas RFC)
7Aplikada tavoloHTTP, SMTP, POP3, IMAP, FTP, SSH, IRC, SIP, DNS...
6Prezenta tavoloMPEG, MIME, SSL, TLS, ...
5Seanca tavoloNetBIOS, RPC, SAP, SDP...
4Transporta tavoloTCP, UDP, SCTP, RTP...
3Reta tavoloIPv4, IPv6, IPsec, ICMP, IGMP, ARP...
2Kanala tavoloEthernet, 802.11 Wi-Fi, MAC, HDLC, V.42bis, V.42), V.44...
1Fizika tavoloDSL, ADSL, WiMAX, 802.11b, 802.11g 10BASE-T, V.90...

Egalsigna askiigo

Por sekure sendi ne-askiajn signojn tra retpoŝto MIME transformas ilin al 7-bitaj vicoj, per egalsigna askiigo.Do, se du korespondantoj havas MIME-kapablan poŝtilon, ili povas uzi la supersignitajn literojn; ekz-e por transmeti la mesaĝon Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde sufiĉas specifi la signaron Latin-3-an per jenaj kaplinioj:

Content-Transfer-Encoding: quoted-printable

Content-type: text/plain; charset=ISO-8859-3

Tiam la poŝtiloj aŭtomate plenumos la askiigon kaj rekonstruon de la supersigno. Tamen se oni volas subrigardi la transmetatan tekston, oni povas malŝalti la MIME-filtrilon, kaj oni vidos:E=B6o=FEan=F8o =E6iu=BCa=FDde

Ĉi tie ĉiun supersignitan literon anstataŭas la egalsigno = kaj du deksesumaj ciferoj, indikantaj la kodojn laŭ ISO-8859-3 (se la egalsigno estas parto de la teksto, ĝi estas same kodata: =3D). En tiu formo la mesaĝo sendifekte pasos tra ĉiu komputilreta nodo, eĉ se ĉi tiu komprenas nur la 7-bitan Usonan Askion.

Tiu metodo ne estas speciale Esperanta, ĝi estas internacia. Ekz-e, ankaŭ la germana frazo Ja gewiß doch quält zuviel Syntax mürbe Köpfe, kun tiel indikita signaro estos sendata kielJa gewi=DF doch qu=E4lt zuviel Syntax m=FCrbe K=F6pfe.Normale la du korespondantoj tiajn teruraĵojn ne vidos, sed ĝuste tiel aspektos la teksto por ricevanto kies malnova poŝtilo ne komprenas MIME-on.

El ĉiuj disponeblaj askiigoj la MIME-skribo estas la plej esprimiva. Nur ĝi ebligas sendifekte askiigi la tutan tekston de ĉi artikolo, ekz-e la frazon: «Ĉu ĉ, ^c, cx aŭ =E6?» (tiel: =C6u =E6, ^c, cx a=FD =3DE6?). Kompreneble, tiu normo ne bezonas sankcion de la Esperanta, aŭ de la franca, aŭ de iu ajn lingva akademio.

64-uma kodoprezento

Principe eblas kodi ĉiujn bitokajn datenojn per egalsigna askiigo, sed per tio povas triobliĝi la amplekso de la datenoj, se estas multaj ne-askiaj bajtoj. Tial MIME disponigas ankaŭ alian metodon, 64-uman kodoprezenton. Per ĝi la datenoj kreskas ne je faktoro 3, sed nur proksimume 1,37. Aliflanke ĉiuj signoj de teksto tiel kodata, ankaŭ askiaj, ŝanĝiĝas; tia teksto ne estas legebla sen programa helpo. Jen kiel aspektas "Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde" en la 64-uma kodoprezento:

RcSlb8WdYW7EnW8ĝIlpdcS1YcWtZGUNCg==

MIME markas la uzon de 64-uma kodoprezento per jena kaplinio:

Content-Transfer-Encoding: base64

Eksteraj ligiloj