Eŭzebio (papo)

papo de la katolika eklezio
Tiu ĉi artikolo temas pri papo, mortinta en 308309. Pri aliaj samnomaj homoj vidu la apartigilon Eŭzebio.

Eŭzebio († la 17-an de aŭgusto 308309) estis en la jaro 308 aŭ 309 mallongan tempon episkopo de Romo.

Eŭzebio
31-a papo de la katolika eklezio
Pontifikode 308309
ĝis 308309
AntaŭuloMarcelo la 1-a
SekvantoMiltiado
Persona informo
Naskiĝoĉirkaŭ 3-a jarcento
en Sardio, Romia Imperio
Morto308309
en Sicilia,  Romia Imperio
Tombokatakombo de Kaliksto [#]
Sanktulo, Martiro
Festotago17-a de aŭgusto (antaŭe 26-a de septembro)
[#]Fonto: Vikidatumoj
vdr

Laŭ la Liberiana katalogo de papoj li estis de la 18-a de aprilo ĝis la 17-a de aŭgusto 308 aŭ 309 episkopo de Romo. La disputo pri la reakcepto de la kristanoj, kiuj dum la persekuto per Diokleciano apostatis, komenciĝinta sub Marcelo la 1-a, sub li daŭris.

Eŭzebio defendis la reakcepton de la apostatoj post pentofara tempo. La konflikto kaŭzis tumultojn kaj perfortojn. La imperiestro Maksencio ekzilis lin kaj lian kontraŭulon Heraklio al Sicilio, kie Eŭzebio mortis.

Lian kadavron oni verŝajne en 311 transportis al Romo kaj entombigis en la Kaliksto-katakombo. Oni honoras lin kiel martiron kaj sanktulon. Lia festotago estas la 17-a de aŭgusto (antaŭe la 26-a de septembro).

Vidu ankaŭ