Edward Mills Purcell

usona fizikisto

Edward Mills PURCELL (naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1912 en Taylorville, Illinois, mortis la 7-an de marto 1997, Kembriĝo, Massachusetts) estis usona fizikisto, kiu malkovris en 1946 la fenomenon de la nukleomagneta resonado (NMR) en fluidaj kaj solidaj korpoj. Li ricevis pro tio Nobel-premion pri fiziko – kun Felix Bloch – en 1952.

Edward Mills Purcell
Nobel-premiito
Persona informo
Edward Mills Purcell
Naskiĝo30-an de aŭgusto 1912 (1912-08-30)
en Taylorville, Ilinojso
Morto7-an de marto 1997 (1997-03-07) (84-jaraĝa)
en Kembriĝo, Masaĉusetso
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUsono vd
Alma materUniversitato HarvardUniversitato Purdue vd
Profesio
Okupofizikisto • nuklea fizikisto • universitata instruisto vd
Laborkamponuklea fiziko vd
Doktoreca konsilistoKenneth Bainbridge • Henry DeWolf Smyth vd
Verkado
VerkojElectricity and Magnetism vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Purcell gvidis dum la Dua Mondmilito radaresploran grupon en Kembriĝo, en radiada laboratorio de la Massachusetts Institute of Technology (MIT). Li ellaboris en 1946 la mezuradon de NMR. Tiu estis granda antaŭenpaŝo komapre al atomfaska metodo de Isidor I. Rabi.

Purcell iĝis en 1949 fizika profesoro de la Harvarda Universitato. Li rimarkis en 1952 la 21cm-an ondolongan radiadon de la neŭtra atoma hidrogenoen la interstelaro, kies ekziston antaŭvidis la nederlanda atronomo Hendrik Christoffel van de Hulst en 1944.