Ekonomio de Aŭstralio

Aŭstralio laŭ ĉefaj ekonomikaj parametroj okupas la 13-an lokon en la mondo. Gravegan rolon havas mina industrio kaj agrikulturo. La lando havas grandan provizon da energiaj kaj mineralaj krudaĵoj. La monunuo estas la aŭstralia dolaro; la MEP se totala estas de 384 mil milionoj $ kaj pokapa de 18.720 $.

Melburno estas konsiderata ĉefa kerno por negocoj de Aŭstralio, kun multaj kvartaloj kaj la Negoca Konsilantaro de Aŭstralio.
Jara procenta kresko en reala (ĉenvolumo) MEP porkapa ekde 1961.
A deep opencut mine in which some roads can be seen, the dirt is a rusty colour
La orminejo Super Pit en Kalgoorlie, Okcidenta Aŭstralio, estas la plej granda subĉiela minejo de la lando.[1]

Aŭstralio estas riĉa lando; ĝi generas sian enspezon el variaj fontoj kiaj min-rilataj eksportoj, telekomunikado, bankado kaj fabrikoj.[2][3][4] Ĝi havas merkatan ekonomion, relative altan MEP porpersona, kaj relative malalta indico de malriĉo. En terminoj de averaĝa riĉo, Aŭstralio rangis la dua en la mondo post Svisio en 2013, kvankam la indico de la landa malriĉo pliiĝis el 10.2% al 11.8%, el 2000/01 al 2013.[5][6] Ĝi estis identigita de la Credit Suisse Research Institute kiel la lando kun plej alta averaĝa riĉo en la mondo kaj kun la dua plej alta averaĝa riĉo por plenkreskulo en 2013.[5]

Priskribo

La Aŭstralia dolaro estas la valuto de la lando, inklude la teritoriojn de Kristnaskinsulo, Kokosinsulo (Keeling) kaj Norfolkinsulo, same kiel de la sendependaj pacifikinsulaj ŝtatoj Kiribato, Nauro, kaj Tuvalo. Je la kunigo en 2006 de la aŭstraliaj borso nome Australian Stock Exchange kaj Sydney Futures Exchange, la nova Australian Securities Exchange iĝis la naŭa plej granda en la mondo.[7]

Rangita la tria en la Indico de Ekonomia Libero (2010),[8] Aŭstralio estas la dekdua plej granda ekonomio de la mondo kaj havas la kvina plej granda ekonomio pokapa (nominale) je $66,984. La lando estis rangita la dua en la Indico de homa disvolviĝo de Unuiĝintaj Nacioj en 2011 kaj unua en la Prosperindico de Legatum de 2008.[9] Ĉiuj ĉefaj urboj de Aŭstralio estas bone situaj en tutmondaj komparaj loĝindicoj;[10] Melburno atingis la pinton por la kvara jaro en vico de la listo de 2014 de The Economist' pri plej loĝeblaj urboj de la mondo, sekve de Adelajdo, Sidnejo, kaj Perth en la kvina, sepa kaj naŭa lokoj respektive.[11] La totala registara ŝuldo en Aŭstralio estas ĉirkaŭ $190 mil milionoj[12] – 20% el la MEP en 2010.[13] Aŭstralio havas inter la plej altajn domprezojn kaj kelkajn el la plej altajn loĝoŝuldajn nivelojn en la mondo.[14]

Destino kaj valoro de la aŭstraliaj eksportoj en 2006[15]

Emfazo al eksportado de varoj pli ol al fabrikitaj produktoj helpis gravan pliigon en la komerco de Aŭstralio ekde la komenco de la 21a jarcento, pro la plialtigo de varprezoj. Aŭstralio havas pagopesilon kiu estas pli ol 7% de la MEP negativa, kaj estis havinta konstante grandajn deficitojn de kontanta mono dum pli ol 50 jaroj.[16] Aŭstralio kreskis je averaĝa ĉiujara indico de 3.6% dum ĉirkaŭ 15 jaroj, kompare kun la ĉiujara averaĝo de la OECD de 2.5%.[16] Aŭstralio estis la nura progresinta ekonomio kiu ne suferis recesion pro la tutmonda financa krizo de 2008–2009.[17] Tamen, la ekonomioj de ses el la ĉefaj komercaj partneroj de Aŭstralio estis en recesio, kio siavice tuŝis Aŭstralion, grave malhelpante ties ekonomian kreskon en ĵusaj jaroj.[18][19] El 2012 al komenco de 2013, la landa ekonomio de Aŭstralio kreskis, sed kelkaj ne-minaj ŝtatoj kaj ĝenerale la nemina ekonomio de Aŭstralio suferis recesion.[20][21][22]

Politiko kaj dungado

La Registaro Hawke reflosis la aŭstralian dolaron en 1983 kaj parte senreguligis la financan sistemon.[23] Sekvis la Registaro Howard kun parta senreguligo de la labormerkato kaj la sekva privatigo de ŝtat-posedataj negocoj, ĉefe ĉe telekomunikado.[24] La sistemo de nerekta impostado estis esence ŝanĝita en Julio 2000 pere de la enkonduko de imposto al havaĵoj kaj servoj de 10% nome Goods and Services Tax (GST).[25] En la aŭstralia impostosistemo, personaj kaj entreprenaj enspezimpostoj estas la ĉefaj fontoj de registara enspezado.[26]

En Majo 2012, estis 11,537,900 personoj dungitaj (ĉu tut- aŭ part-tempe), kun dungoproporcio de 5.1%.[27] La sendungo de junuloj (15–24) atingis 11.2%.[27] Informoj liveritaj en mezo de Novembro 2013 montris ke la nombro de bonfartaj indikiloj kreskis je 55%. En 2007 estis registritaj 228,621 nedungitoj, totalo kiu pliiĝis al 646,414 en Marto 2013.[28] Laŭ la Graduate Careers Survey, tuttempa dungado por nove kvalifikitaj profesiuloj el variaj okupoj malpliiĝis ekde 2011 sed ĝi pliiĝis por gradigitoj tri jarojn post gradiĝo.[29][30]

Sektoroj

Ekde 2008, inflacio estis tipe de 2–3% kaj la baza interezindico de 5–6%. La serva sektoro de la ekonomio, inklude turismon, edukadon, kaj financajn servojn, kalkulas por ĉirkaŭ 70% el la MEP.[31] Riĉa en naturaj rimedoj, Aŭstralio estas ĉefa eksportanto de agrikulturaj produktoj, partikulare tritiko kaj lano, mineraloj kiaj fero kaj oro, kaj energio en la formoj de likvigita natura gaso kaj karbo. Kvankam agrikulturo kaj naturaj rimedoj enkalkulas por nur 3% kaj 5% de la MEP respektive, ili kontribuas substance al la eksportado. La plej grandaj eksportmerkatoj de Aŭstralio estas Japanio, Ĉinio, Usono, Suda Koreio, kaj Novzelando.[32] Aŭstralio estas la kvara plej granda eksportanto de vino, kaj la vina industrio kontribuas je $5.5 mil milionoj jare al la landa ekonomio.[33]

Notoj

Referencoj

Eksteraj ligiloj