Emmi Pikler
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
Emmi Pikler | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Emilie Madeleine Reich |
Naskiĝo | 9-an de januaro 1902 (1902-01-09) en Vieno |
Morto | 6-an de junio 1984 (1984-06-06) (82-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 21/1-1-113 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | György Péter (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | infankuracisto psikiatro ![]() |
Emmi Pikler, laŭ hungarlingve kutima nomordo Pikler Emmi, estis aŭstra-hungara kuracistino kaj infankuracistino. Ŝia origina nomo estis Emilie Madeleine Reich.
Emmi Pikler [1] naskiĝis la 9-an de januaro 1902 en Vieno. Ŝi mortis la 6-an de junio 1984 en Budapeŝto.
Emmi Pikler devenis el familio de aŭstra patrino kaj hungara patro, kiu vivis en Vieno kaj translokiĝis al Budapeŝto en 1908, kiam Emmi estis sesjara. Ŝi frekventis baz- kaj mezlernejon jam en Budapeŝto, poste ŝi akiris infankuracistan diplomon en Vieno kaj ankaŭ ŝi edziniĝis en 1930. En 1935 oni agnoskis ŝian diplomon en Hungario, poste ŝi laboris en privata kuracejo pri beboj en Budapeŝto. Ŝi okupiĝis ne nur la bebo, sed komplekse kun la plena familio, krome ŝi ĉerpis instruojn de la edzo. En 1946 en Budapeŝto ŝi fondis instituton Lóczy pri forlasitaj beboj kaj ŝi gvidis ĝin ĝis 1978. Ŝi habilitiĝis en 1969. Sub ŝia gvidado la institucio tutmonde konatiĝis, kiu iĝis poste Instituto Pikler. (Tiam ŝia filino estis la gvidanto.)
Postmorte el ŝiaj eseoj kaj prelegoj kolektiĝis la jenaj libroj: