Esperantologia Konferenco

Esperantologia Konferenco (EK) estas programero de Universala Kongreso de Esperanto.

Kunfondinto de la konferenco, Detlev Blanke, dum la UK 2008

La unua Esperantologia Konferenco okazis en la 63-a UK en Varno (Bulgario) en 1978, prezidata de Detlev Blanke. La aranĝo celas "diskutigi gravajn esperantologiajn temojn kaj prezenti novajn problemojn, kiuj meritas priesploradon". Multaj prelegoj publikiĝis, en 2001 UEA eldonis la aktojn de unu kompleta konferenco (Prago, 1996). Ĝis 2004 la konferencoj surpodiigis 69 prelegantojn[1].

Okazonte

- 2022 - “CED 70-jara: bilanco pri la kontribuoj de Esperantologio al sociaj, politikaj kaj lingvistikaj fakdebatoj

Organizos Guilherme Fians kaj Mark Fettes

Okazinte

- 2017 - Esperantologio: Pli profunde kaj pli vaste

La konferenco okazis kadre de la 98-a UK en Seulo (Sud-Koreio). La programo jenis:

Detala programo kun resumo de la unuopaj prelegoj haveblas en la retejo de la organizanto Arkivigite je 2018-03-30 per la retarkivo Wayback Machine. Organizis Orlando Raola.

- 2016

Organizis Orlando Raola.

- 2015

Inter la prelegantoj estis Hitoshi Gotoo, Detlev Blanke, Humphrey Tonkin, Probal Dasgupta, Věra Barandovská-Frank kaj Federico Gobbo.[2] Organizis Orlando Raola.

- 2014

- 2013

La konferenco okazis ĵaŭdon, la 25-an de julio 2013, kadre de la 98-a UK en Rejkjaviko (Islando). La programo jenis:

  • Eckhard BICK: La kunteksta vortaro DeepDict: Korpusa leksikografio en Esperanto
  • Probal DASGUPTA: `Postkuri' ne estas `kuri post': Esperanto kaj la plenvorta morfologio
  • USUI Hiroyoki: Prasennaciismo en oriento: japana ultranaciisto kaj ĉinaj anarkiistoj
  • Detlev BLANKE: Pri kelkaj lastatempaj esperantologiaj publikigaĵoj
  • José Antonio VERGARA: Interskola ponto en Interlingvistiko: du reformoprojektoj de Esperanto motivitaj de Interlingua
  • Guðrún KVARAN: Islanda lingvopolitiko, la leĝo pri la islanda lingvo kaj la taskoj de la Islanda lingvokonsilantaro. Prelego en la dana kun sinsekva interpretado en esperanton.

Detala programo kun resumo de la unuopaj prelegoj haveblas en la retejo de la organizanto[rompita ligilo].

- 2012

La konferenco okazis ĵaŭdon, la 2-an de aŭgusto 2012, kadre de la 97-a UK en Hanojo (Vjetnamio), kun jena programo:

  • NGUYEN Xuan Thu: Esperantigo de personaj nomoj kaj loknomoj: la kazo de Vjetnamio
  • KADOJA Hidenori: Dekonstruado de esperanta frazeologio
  • Heidi GOES: Esperanto-movado en Indonezio: ĉu io lastatempa?
  • KOUTNY Ilona: Kiel niaj pensoj vortiĝas? Kiun semantikan modelon sekvas Esperanto?
  • Mélanie MARADAN: La esperantologiaj principoj de Eugen Wüster

La aktoj de la konferenco eldoniĝis ĉe UEA.

- 2011 - Pioniroj de la Internacia Lingvo

La konferenco okazis kadre de la 97-a UK en Kopenhago (Danio) kun la temo "Pioniroj de la Internacia Lingvo".La aktoj de la konferenco estas redaktitaj de Detlev Blanke kaj mendeblas en la katalogo de UEA.

- 2010 - Esperanto: komenco, aktualo kaj estonteco

La konferenco okazis kadre de la 96-a UK en Havano (Kubo) kun la temo "Esperanto: komenco, aktualo kaj estonteco".La aktoj de la konferenco estas redaktitaj de Christer Kiselman kaj mendeblas en la katalogo de UEA.

- 2009 - Religiaj kaj filozofiaj ideoj de Zamenhof: kultura kaj socia fono

La konferenco okazis kadre de la 95-a UK en Bjalistoko (Pollando) kun la temo "Religiaj kaj filozofiaj ideoj de Zamenhof: kultura kaj socia fono".La aktoj de la konferenco estas redaktitaj de Christer Kiselman kaj mendeblas en la katalogo de UEA.

- 2008 - Esperanto kaj aliaj lingvoj - kontrastlingvistikaj kaj socilingvistikaj aspektoj

La konferenco okazis kadre de la 94-a UK en Rotterdam (Nederlando) kun la temo "Esperanto kaj aliaj lingvoj - kontrastlingvistikaj kaj socilingvistikaj aspektoj".La aktoj de la konferenco estas redaktitaj de Detlev Blanke kaj mendeblas en la katalogo de UEA.

- 2007 - Aziaj kontribuoj al esperantologio

La konferenco okazis kadre de la 92-a UK en Jokohamo (Japanio) kun la temo "Aziaj kontribuoj al esperantologio".La aktoj de la konferenco estas redaktitaj de Ulrich Lins kaj mendeblas en la katalogo de UEA.

- 2006 - Esperantologio kaj la Interreto

La konferenco okazis kadre de la 91-a UK en Florenco (Italio) kun la temo "Esperantologio kaj la Interreto".La aktoj de la konferenco estas redaktitaj de Bertilo Wennergren kaj mendeblas en la katalogo de UEA.

- 2005 - Lingvaj kaj historiaj analizoj

La konferenco okazis kadre de la 90-a UK en Vilno (Litovio) kun la temo "Lingvaj kaj historiaj analizoj".La aktoj de la konferenco estas redaktitaj de Detlev Blanke kaj mendeblas en la katalogo de UEA.

- 1996 - Esperanto kaj kulturo - sociaj kaj lingvaj aspektoj

La konferenco okazis kadre de la 81-a UK en Prago (Ĉeĥio) kun la temo "Esperanto kaj kulturo - sociaj kaj lingvaj aspektoj".La aktoj de la konferenco estas redaktitaj de Detlev Blanke kaj mendeblas en la katalogo de UEA.

- 1978

Unua esperantologia konferenco kadre de la 63-a UK en Varno (Bulgario).

Vidu ankaŭ

Referencoj