Jokohamo

urbo en la gubernio Kanagaŭa‎ de Japanio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Jokohama (urbeto).

Jokohamo (japane 横浜 (よこはま) [jo̞ko̞ha̠ma̠] Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas Granda Urbo kun Esceptoj de Japanio, kiu situas en orienta parto de Gubernio Kanagaŭa kaj estas ĝia prefekteja urbo. Nuntempe Jokohamo havas plej multajn loĝantojn en Japanujo escepte de Tokiaj specialaj kvartaloj. La urbo estas parto de Pacifika Megalopolo.

Jokohamo
Japana nomo横浜市
granda urbo kun esceptoj • ĉefurbo de gubernio de Japanio • urbo de Japanio • havenurbo • sateliturbodormurbo
Loko
LandoJapanio
RegionoKanto
GubernioKanagaŭa
Municipokodo14100-3
Fizikaj karakteraĵoj
Areo437,38 km²
Loĝantaro (1-a de junio 2006)
     Tute3 598 302
Koordinato35° 27′ N 139° 39′ O / 35.450 °N, 139.650 °O / 35.450; 139.650 (mapo)
Simboloj
ArboGinko, Zelkovo, Sazanka (Camellia sasanqua), "sangoĵu", "ŝii", Cubaki (Camellia japonica)
FloroRozo
Urbodomo de Jokohamo
UrboestroTakeharu Yamanaka
Adreso〒231-0017
Naka-ku, Mitato-machi 1-1
Telefononumero+81-45-671-2121
Oficiala retpaĝo: http://www.city.yokohama.jp/
Administrado
Poŝtkodo221-0001–221-0866
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro3 757 630  (2020) [+]
Loĝdenso8 585 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 139° 38′ O (mapo)35.450333333333139.6342222222235° 27′ N, 139° 38′ O (mapo) [+]
Alto24 m [+]
Areo437,71 km² (43 771 ha) [+]
HorzonoUTC+09:00 [+]
Jokohamo (Japanio)
Jokohamo (Japanio)
DEC
Jokohamo
Jokohamo
Situo de Jokohamo
Jokohamo (Japanio)
Jokohamo (Japanio)
DEC
Jokohamo
Jokohamo
Situo de Jokohamo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yokohama [+]
vdr
Ŝipoj en marhaveno de Jokohamo (1861)
Alveno de Matthew Perry

Historio

En epoko de Edo, tranoktejoj de Tokaido: Kannagaŭa, Hodogaja, Tocuka ktp troviĝis tie."Vilaĝo Jokohama" (ĉirkaŭ nuna Naka-kvartalo) estis malgranda fiŝada vilaĝo en epoko de Edo kiam Japanio fermis sin.

La 10-an de februaro 1854 (laŭ gregoria kalendaro la 8-an de marto) Usona komandanto Matthew Perry alvenis sude de Jokohamo kun 11 batalŝipoj, kaj postulis al Japanujo malfermi kelkajn havenojn por komercado.

Je 19-a de junio 5-a jaro de Ansei, t.e. 29-a de julio 1858, ekvalidis Traktato pri Amikeco kaj Komerco inter Japanujo kaj Usono.Ĝi aldifinis Kanagaŭa malfermhaveno, sed reĝimo de Edo malfermis Jokohama-vilaĝon kiel "Kanagaŭa situanta en Jokohamo" anstataŭ Kanagaŭa por malproksimigi fremdulojn al ĉefvojo Tokajdo.Jokohama Haveno prosperis kaj oni nomis ĝin "横浜" [Jokohama]. En 1889, "Urbo Jokohama" (横浜市) fondiĝis.

Kvartaloj (ku)

Jokohama Minato-Mirai 21
historia mapo de Tokia Golfo

Jokohamo konsistas el 18 kvartaloj (japane  () [ku]).

Gravaj Ejoj:

  1. Curumi: Yokohama Bay-Bridge, Curumi Cubasa Ponto, Namamugi(Namamugi-Incidento okazis)
  2. Kanagaŭa
  3. Niŝi-ku: Stacio Jokohama, Jokohama Minato-Miraj 21, Yokohama Landmark Tower, Queen's Square Yokohama, Jokohama Muzeo de Arto
  4. Naka-ku: Parko Jamaŝita, Jokohama Stadiono
  5. Minami-ku
  6. Hodogaja
  7. Isogo
  8. Kanazaŭa: Jokohama-Hakkejĝima Seaparadise, Templo de Ŝomjo, Yokohama Bayside Marina
  9. Kohoku: Jokohama Areno, Jokohama Internacia Stadiono, Muzeo de Rameno
  10. Tocuka
  11. Konan
  12. Asahi: Jokohama Zoologia Ĝardeno Zoorasia
  13. Midori-ku
  14. Seja
  15. Sakae
  16. Izumi
  17. Aoba
  18. Cuzuki

Fervojoj

Ĝemelaj urboj

Naskiĝintoj

  • Akasegaŭa Genpej
  • Antonio Inoki
  • Asano Tadanobu
  • Degaŭa Tecuro
  • Fukuda Masahiro
  • Hara Secuko
  • Hara Juko
  • Hacui Kotoe
  • Higaŝijama Kaji
  • Kandori Ŝinobu
  • Katori Ŝingo
  • Kacura Utamaru
  • Kida Juniĉiro
  • Majuzumi Toŝiro
  • Misora Hibari
  • Moĉizuki Miĉija
  • Moĉizuki Minetaro
  • Nakamura Ŝunsuke
  • Oda Kazumasa
  • Ogino Anna
  • Okakura Tenŝin
  • Okakura Joŝizaburo
  • Osanai Mieko
  • Osaragi Ĝiro
  • Osugi
  • Piiko
  • SANO Asao
  • Sajto Juki
  • Ŝimao Toŝio
  • SONO Mari
  • Terao Akira
  • Ŭakui Emi
  • Jaguĉi Mari
  • Jahagi Toŝihiko

Himno

  • Jokohama Urba Himno

Sporto

Esperanto

Esperanto-movado

En junio 1906, fondita estis Japana Esperantista Asocio (JEA), kaj en tiujara novembro, ties filio en Jokohamo estis fondita. En majo 1919, la 6a Japana Kongreso de Esperanto okazis en Jokohamo. En decembro 1919, JEA perdis forton kaj Japana Esperanto-Instituto (JEI) prenis povon en la japana movado, kaj la filio estis de 1920, tiu de JEI.

Okazis la 92a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo en 2007. Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Esperanto-muzeo

En 2021 estis fondita Esperanto-muzeo en antaŭurbo de Jokohamo kiu troviĝas malpli ol unu horon trajne de la urbocentro de Tokio. La plej proksima stacidomo estas Idogaya, kaj la muzeo estas 7-8 minutojn piede de tie[1].

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj