Eulipotyphla
Eulipotyphla kio signifas "vere dikaj kaj blindaj"( [1]) estas ordo de mamuloj sugestita de molekulaj metodoj de filogenetika rekonstruado, kaj inkludas la membrojn de Laurasiatheria, nuntempe nevalida polifiletika ordo Lipotyphla, sed ne la membrojn de Afrotheria (Tenrecedoj, Ĥrisoĥloredoj kaj aliaj sorikoj, nune en sia propra ordo Afrosoricedoj). Lipotyphla siavice derivis en la forigo de nombraj grupoj el Insectivora, nome la iama uzata ĉioenhava taksono.
Eulipotyphla | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Diverseco de familioj en la ordo | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Familioj | ||||||||||||
vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Eulipotyphla enhavas la erinacojn kaj galericenojn (familio Erinaceidae, iam ankaŭ la ordon Erinaceomorpha), solenodonojn (familio Solenodontidae, Solenodontedoj), la miogalojn, talpojn, kaj sorikecajn talpojn (familio Talpedoj, Talpidae) kaj verajn sorikojn (family Sorikedoj, Soricidae). Veraj sorikoj, talpedoj kaj solenodonoj estis iam grupigita en Soricomorpha; tamen, Soricomorpha estis komprenita kiel parafiletika, ĉar erinacedoj estas la frata grupo de sorikoj.[2][3][4]
Vivantaj familioj
- Familio Erinaceidae[7]
- Subfamilio Erinaceinae: erinacoj
- Subfamilio Galericinae: galericenoj
- Familio Soricidae[8]
- Subfamilio Crocidurinae: blankdentaj sorikoj
- Subfamilio Soricinae: ruĝdentaj sorikoj
- Subfamilio Myosoricinae: afrikaj blankdentaj sorikoj
- Familio Talpidae[9]
- Subfamilio Talpinae: malnovmondaj talpoj kaj miogaloj
- Subfamilio Scalopinae: amerikaj talpoj
- Subfamilio Uropsilinae: sorikecaj talpoj
- Familio Solenodontidae: solenodonoj