Placentuloj
Placentuloj (Placentalia aŭ Eutheria) estas ege diversa grupo de animaloj, kiujn nuntempe oni konsideras la plej sukcesaj mamuloj el la planedo (escepte eble en Aŭstralio).
Placentuloj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Meza kretaceo - ĉi-epoke | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Ordoj[1] | ||||||||||
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
La plej ĝenerala eco de placentuloj estas la ekzisto de placento en la gravedaj inoj, taŭga por longe subteni la idojn antaŭ la nasko. Marsupiuloj, kvankam tradicie priskribitaj senplacentaj, havas ian placenton, sed malsaman kaj sufiĉan nur por pli mallonga subteno.[2]
Taksonomio
- subklaso
- PLACENTULOJ - Placentalia (Eutheria)[3]
Ordoj kun ankoraŭ vivantaj membroj:
- Infraklaso Edentata:
- Superordo Ksenartroj Xenarthra:
- Pilosa
- Cingulata
- Superordo Ksenartroj Xenarthra:
- Infraklaso Epitheria:
- Superordo Afrotheria:
- Afrosoricida
- Makrosceliduloj Macroscelidea
- Tubetodentuloj Tubulidentata
- Prokaviuloj Hyracoidea
- Rostruloj Proboscidea
- Sirenoj Sirenia
- Superordo Laurasiatheria:
- Ĥiropteroj Chiroptera
- Insektovoruloj Insectivora
- Cetacoj Cetacea
- Parhufuloj Artiodactyla
- Neparhufuloj Perissodactyla
- Manisuloj Pholidota
- Karnomanĝuloj Carnivora
- Superordo Euarchontoglires:
- Ronĝuloj Rodentia
- Leporuloj Lagomorpha
- Dermopteroj Dermoptera
- Tupajuloj Scandentia
- Primatoj Primates
- Superordo Afrotheria:
Formortintaj ordoj:
- Hiendentuloj †
- Teniodonoj †
- Kondilartroj †
- Tiloduloj †
- Litopternoj †
- Notounguloj †
- Astrapoterioj †
- Pantodontoj †
- Dinoceratoj †
- Piroterioj †
- Desmostilioj †
- Embritopodoj †
Jen la ĉefaj grupoj kun ekzemplaj membroj:
- Edentuloj (malmult-dentuloj- formik-manĝuloj, bradipoj, dazipoj/armadeloj);
- Foliduloj (skvamo-mamuloj - pangolinoj, manisoj);
- Lagomorfuloj (kunikloj, leporoj);
- Ronĝuloj musoj, ratoj, hamstroj, sciuroj, histrikoj aŭ pik-porkoj, Gvineo-porkido, patagonia leporo, tukuoj, pakaranoj, pakaoj, agutioj, ĉinĉiloj, hutioj, zizeloj, marmotoj, kastoroj);
- Makroscelideoj (elefant-sorikoj);
- Primatoj (prosimioj- lemuroj, lorisoj, galagoj, ktp kaj antropoidoj- simioj, goriloj, ĉimpanzoj, homoj);
- Skandencoj (preskaŭ-simioj - tupajoj;
- Kiropteroj (vespertoj, flugantaj-hundoj, vampiroj);
- Dermopteroj (galeopiteko);
- Insektmanĝuloj (talpoj, erinacoj, tenrakoj, sorikoj, almikoj);
- Karnomanĝuloj (feliformoj - felisedoj, civetoj, genotoj, linsangoj, mungoj, mangustoj, surikatoj, hienoj; kaj kaniformoj - kanisedoj, ursoj, pandoj, musteloj, vizonoj, putoroj, foinoj, meloj, skunkoj, lustroj, fokoj, mar-leonoj, rosmaroj, mar-elefantoj);
- Parhufuloj porkoj, hipopotamoj, kalo-pieduloj, kameloj, ljamoj, kanĉiloj, cervoj, munĝakoj, akvo-kapreoloj, alkoj, rangiferoj, ĝirafoj, antilopoj, bovoj, bubaloj, bizonoj, dukeroj, antilopetoj, bov-antilopoj, gazeloj, sajgoj, kaproj, ŝafoj, ovibovoj);
- Cetacoj (rorkvaloj, veraj balenoj, dentcetacoj - delfenoj, kaĉalotoj, orkoj, marporkoj);
- Tubulidentatoj (tubeto-dentuloj - terporkoj);
- Neparhufuloj (aŭ: Perisodaktiloj) - tapiroj, rinoceroj, ekvedoj - ĉevalo, zebro, azeno);
- Hiraksoidoj (klif-meloj);
- Sirenoj (mar-bovoj- dugongoj, manatoj);
- Proboscedoj (elefantoj)
Notoj kaj referencoj
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i Casamajó14-a de junio17-a de septembro25-a de majo28-a de marto18-a de junioMarie-AntoinetteSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojEsperantoPortalo:KomunumoHelpo:EnhavoVikipedio:KontaktojVikipedioDigesta sistemoVikipedio:AktualaĵojMichael JacksonDua MondmilitoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:MalgarantioMichael BeckerDigestadoVikipedio:DiskutejoKrystyna Łuczak-SurówkaHelpo:Alŝuti dosieron11-a de junioWilhelm HegelerDobra (Satu Mare)Juan Antonio VillacañasȘugagVikipedio:AdministrantojBirdumoŜablono:RomSerĉilo-optimumigoKategorio:Vilaĝoj de RumanioFelix EpsteinUzanto:DominikPornhub