Federalista Unuiĝo de Eŭropaj Nacimalplimultoj
La Federalista Unuiĝo de Eŭropaj Nacimalpimultoj (angle "Federal Union of European Nationalities" (FUEN), france "Union fédéraliste des communautés ethniques européennes", germane "Föderalistische Union Europäischer Volksgruppen" aŭ "FUEEK") estas germana neregistara organizaĵo (NRO) kreita, en 1949 en Versajlo, kies sidejo estas en Flensburg.
Federalista Unuiĝo de Eŭropaj Nacimalplimultoj | ||
---|---|---|
internacia ne-registara organizaĵo | ||
Komenco | 1949 vd | |
Lando(j) | Germanio vd | |
Sidejo | Flensburg | |
Situo | Ŝlesvigo-Holstinio | |
Tipo | neregistara organizaĵo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Ĝi havas la konsilan staton ĉe la Konsilio de Eŭropo ekde 1989[1] kaj ĉe la Unuiĝintaj Nacioj (UN) ekde 1995.
Organizaĵoj membroj
FUEN havas
- 44 plenrajtajn organizaĵojn aŭ partiojn membrojn, el kiuj tri (Südtiroler Volkspartei, Hungara Demokrata Unuiĝo de Rumanio, Partio de la Hungara Koalicio de Slovakio) estas ankaŭ membroj de la Eŭropa Popola Partio kun eŭropaj parlamentanoj, naciaj kaj regionaj elektitoj, kaj almenaŭ 2 aliaj (Slovena Unuiĝo de Italio aŭ Slovenska Skupnost, Alianco de Hungaroj de Voivodino) enhavas lokajn, regionajn kaj naciajn elektitojn
- 40 observajn membrojn (kompletigota listo sube, observaj membroj kursive[2]).
Entute, inter la 44 plenrajtaj organizaĵoj membroj estas 12 asocioj de germanaj malplimultoj en Centra kaj Orienta Eŭropo kaj eksa Sovetunio, kaj 6 asocioj de negermanaj malplimultoj (frisoj, danoj, poloj, ciganoj, soraboj) en Germanio kaj 2 en Aŭstrio (kroatoj, slovenoj). La du aliaj landoj, kun granda nombro de organizaĵoj membroj estas Hungario (rumanoj, germanoj, slovakoj kaj kroatoj) kaj Rusio (germanoj, balkaroj, karaĉoj, grekoj).
Germanio
- Frisa Societo (Friisk Foriining)
- Asocio de Nordaj Frisoj (Nordfriesischer Verein)
- Asocio de Suda Schleswig (Sydslesvigsk Forening)
- Domowina soraba (Zwjazk Luziskich Serbow Domowina Arkivigite je 2005-02-10 per la retarkivo Wayback Machine)
- Unuiĝo de Poloj en Germanio (Zwiazek Polakow w Niemczech)
- Centra Konsilio de Sintioj kaj Ciganoj en Germanio (Zentralrat Deutscher Sinti und Roma)
Aŭstrio
- Konsilio de Slovenoj de Karintio (Narodni Svet Korôskih Slovencev)
- Kroata Kultura Asocio de Burgenlando (Hrvatsko Kulturno Drustvo)
- Kultura Unuiĝo de Ciganoj en Aŭstrio (Kulturverein österreichischer Roma)
Danlando
- Unuiĝoi de Germanoj en Norda Schleswig du Nord (Bund deutscher Nordschleswiger)
Francio
Neniu el la ĉefaj francaj regionismaj partioj (dekstre kaj maldekstre centraj), arigitaj en la federacio Solidaraj Regionoj kaj Popoloj kaj en la Eŭropa Libera Alianco, estas plenrajta aŭ observa membro de FUEEK.
- Komitato por Regiona Agado de Bretonio
- Partio por la Organizado de la Libera Bretonio (POBL)
- Elsass-Lothringischer Volksbund
- Rondo Mikaelo de Swaen (Michiel de Swaenkring, flandroj)
Kartvelio
Grekio
- Vinozhito (RAINBOW – European Movement, Makedonoj)
Hungario
- Kultura Asocio de Rumanoj en Hungario
- Aŭtonoma Nacia Administracio de la germanoj en Hungario (Landesselbstverwaltung der Ungarndeutschen[rompita ligilo])
Italio
- Südtiroler Volkspartei (SVP, popola partio de Sud-Tirolo, membro de la Eŭropa Popola Partio kaj aliancano de Demokrata Partio)
- Ĝenerala Unuiĝo de la Ladinoj en Dolomitoj (Union Generela di Ladins dla Dolomites)
- Slovena Unuiĝo (Slovenska Skupnost - Unione Slovena, partio federita kun La Margherita en la regiono de Friulo-Venecio Julia)
Rumanio
- Komunumo de Arumanoj de Rumanio (Fara Armaneasca dit Romania)
- Hungara Demokrata Unuiĝo de Rumanio (Romániai Magyar Demokrata Szövetség Arkivigite je 2016-03-10 per la retarkivo Wayback Machine, membro de la Eŭropa Popola Partio)
Serbio
- Alianco de Hungaroj en Vojvodino (Vajdasági Magyar Szövetség Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine)
Slovakio
- Partio de la Hungara Koalicio de Slovakio (SMK, membro de la Eŭropa Popola Partio) (indikita kiel membro de FUEEK sur la interretejo de la partio, sed ne sur la interretejo de FUEEK)
Svislando
Ĉeĥio
- Nacia Unuiĝo de Germanoj en Bohemio, Moravio kaj Silezio (Landesversammlung der Deutschen in Böhmen, Mähren und Schlesien)
Estroj
La nuna prezidanto (ekde 2007) estas Hans H. Hansen, de la germana malplimulto de Danio (Norda Schleswig). La bretono Joseph Martray estis ĝenerala sekretario de 1949 ĝis 1952 kaj alia bretono, Pierre Lemoine, estis vicprezidanto dum 22 jaroj kaj poste prezidanto de 1986 ĝis 1990. La ses vicprezidantoj venas el germanlingvaj malplimultoj de Nord-Schleswig en Danlando kaj itala Sud-Tirolo, kroata de Aŭstrio, kornvala de Unuiĝinta Reĝlando, soraba kaj dana de Sud-Schleswig. La nuna ĝenerala sekretario (1999-), Frank Nickelsen, kiel la antaŭa, Armin Nickelsen (1987-1999), venas el la germana malplimulto de Danlando, la du antaŭaj (1974-1982, 1982-1987) estis el la dana malplimulto en Germanio.
Polemikoj
Lerninte de pasinteco, ĝi akceptas nur apartismajn aŭ aŭtonomismajn organizaĵojn, kiuj rezignis pri terorismo[3].
FUEEK/FUEN pledas por la fino de la ŝtatoj-nacioj kaj la organizado de Eŭropo de Regionoj, limigitaj per etna kohereco, identeco kaj aparteno al malplimulto
Financado
Ĝi estas financata precipe per la kotizoj de siaj membroj kaj helpo de pluraj organizaĵoj, registaroj de lando aŭ regiono.
Ĝi posedas ankaŭ junularan organizaĵon : la Junularo de eŭropaj etnaj komunumoj.
Referencoj
Vidu ankaŭ
- VDA Arkivigite je 2014-08-13 per la retarkivo Wayback Machine - Verein für Deutsche Kulturbeziehungen im Ausland (asocio por germanlingvio eksterlande)
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo
- (germane) Respondo al parlamenta demando pri FUEEK de parlamentanoj Annelie Buntenbach kaj Angelika Beer, de la frakcio Bündnis 90/Die Grünen (Verduloj), la 7-an de majo 1997] Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine