Filipo la 1-a (Kastilio)

(Alidirektita el Felipe la 1-a de Kastilio)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Filipo la Bela

Filipo la 1-a de Kastilio, nomata "la Bela", hispane Felipe el Hermoso(naskita la 22-an de julio 1478 en Bruĝo, Belgio,mortinta la 25-an de septembro 1506 en Burgos, Hispanio)estis la unua hispana reĝo el la dinastio Habsburgoj,kiu regis mallongtempe super Kastilio, Leono kaj Granado.

Filipo la Bela
Reĝo de Kastilio kaj Leono
Antaŭulovidu sube
Sekvantovidu sube
Persona informo
Filips
Naskiĝo22-an de junio 1478 (1478-06-22)
en Bruĝo
Morto25-an de septembro 1506 (1506-09-25) (28-jaraĝa)
en Burgoso
Mortis perpneŭmonito vd
TomboReĝa Kapelo de Granado vd
Religiorom-katolika vd
Lingvojhispana vd
ŜtatanecoReĝlando Kastilio vd
Familio
DinastioHabsburgoj vd
PatroMaksimiliano la 1-a vd
PatrinoMaria de Burgonjo vd
GefratojMargareto de Aŭstrio • George of Austria • Kornelio de Aŭstrio vd
Edz(in)oJohana de Kastilio vd
InfanojEleonoro de Habsburgo • Karlo la 5-aIzabela de AŭstrioFerdinando la 1-aMaria de AŭstrioKatarina de Kastilio • Rietje Koane vd
ParencojFernando la 2-a de AragonoHenriko la 8-aIsabel la 1-a vd
Profesio
Okuporeganto vd
Reĝo de Kastilio kaj Leono
Dumkune kun Johana de Kastilio
1504 - 1506
AntaŭuloIzabela la 1-a
SekvantoKarolo la 1-a
Duko de Burgonjo
Dum1482 - 1506
AntaŭuloMaria kaj Maksimiliano la 1-a
SekvantoKarlo la 2-a
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Filipo la Belulo de Kastilio

Filipo estis filo de Maksimiliano la 1-a de Habsburgo kaj de Maria de Burgonjo, el kiu li heredis la Malaltajn Landojn (1493). Li edziĝis kun Johana de Kastilio, "Johana la Freneza", filino de la Katolikaj Gereĝoj de Hispanio.

Post la morto en 1504 de Izabela de Kastilio, ŝia filino Johana heredis la kastilian reĝlandon. Pro la malbona stato de Johana, estis disputo inter la vidvo Ferdinando kaj lia bofilo Filipo, kiuj akiris interkonsenton en 1505 por kune regi en Kastilio. La malkonsento akriĝis baldaŭ post la alveno de la paro al la Iberia Duoninsulo, kaj nova interkonsento en junio 1506 en Villafáfila donis la povon al Filipo, dum Ferdinando retiriĝis en Aragonon.

Post tri monatoj, Filipo mortis subite. Laŭ la plej konata rakonto, li trinkis malvarman akvon post pilkoludo, kiu donis al li febron kaj kaŭzis lian morton. Tiutempaj versioj sugestis venenigon.Post la morto, lia vidvino muntis funebran ekspedicion, kiu daŭros plurajn monatojn, tra granda parto de Kastilio.

Filipo kaj Johana havis ses gefilojn, inter ili du postajn imperiestrojn: