Ferenc Esterházy

Grafo Ferenc Esterházy [esterhAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Esterházy Ferenc estis hungara ĉefkanceliero, banuso, departementestro, mecenato, framasono. Lia nobela antaŭnomo estis galánthai. Lia frato estis Károly Eszterházy. Lia nomo en Kroatio estis Franjo Esterházy.

Ferenc Esterházy
Persona informo
Naskiĝo19-an de septembro 1715 (1715-09-19)
en Pápa
Morto7-an de novembro 1785 (1785-11-07) (70-jaraĝa)
en Bernolákovo
TomboPreĝejo de Sankta Kruco (Ganna) vd
ŜtatanecoHungario vd
Partiopolitikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd
Familio
DinastioEsterházy
PatroFranz Graf Esterházy von Galántha vd
PatrinoSzidónia Pálffy vd
GefratojKároly Eszterházy • Miklós Esterházy de Galántha vd
InfanojFerenc Esterházy • Mária Anna Eleonóra, Gräfin Esterházy de Galántha vd
Profesio
Okupopolitikistokomponisto vd
Banuso de Kroatio
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Blazono de Ferenc Esterházy

Ferenc Esterházy [1] naskiĝis la 19-an de septembro 1715 en Pápa. Li mortis la 7-an de novembro 1785 en Vieno.

Biografio

Ferenc Esterházy komencis sian karieron en kortego de Habsburgoj en Vieno. Inter 1752–1754 li havis postenon en la kortega teatro, inter 1760–1783 li estis departementestro de Moson. En 1757 li fondis hospitalon en Pápa. En 1762 li estis nomumita ĉefĉambelano, post 3 jaroj ĉefkanceliero, en 1783 banuso de Kroatio. En 1763 li establis la unuan hungaran orfejon en unu el siaj kasteloj, samtempe li fondis uzineton kaj lernejon por la inĝenieraj scioj. Li apogis politikon de Maria Tereza de Aŭstrio, sed dum regado de Jozefo la 2-a (Sankta Romia Imperio) li defendis la hungarajn interesojn. En 1771 li ricevis Ordenon de la Ora Ŝaffelo. Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.

Memorigiloj

  • memortabulo en hospitalo de Pápa

Fontoj