Festivalo de Bayreuth

La festivalo de BayreuthRichard-Wagner-festivalo - germane Bayreuther FestspieleRichard-Wagner-Festspiele - estas muzika kaj teatra festivalo, kiu ĉiujare (ĝenerale inter la 25-a de julio kaj la 28-a de aŭgusto) okazas en la aparte tiucele de Richard Wagner kaj Otto Brückwald konstruigita Richard-Wagner-festivalejo sur la "Verda Monteto" (Grüner Hügel) en Bayreuth.

Festivalo de Bayreuth
opera festivalo • muzikfestivalo
Komenco1876 vd
Geografia situo, 11° 34′ 47″ O (mapo)49.9611.57972222222249° 57′ 36″ N, 11° 34′ 47″ O (mapo)
Lando(j)Germanio vd
SituoBayreuth
Festivalo de Bayreuth (Germanio)
Festivalo de Bayreuth (Germanio)
DEC
Festivalo de Bayreuth
Festivalo de Bayreuth
Map
Festivalo de Bayreuth
Fondinto(j)Richard Wagner vd
RetejoOficiala retejo
vdr
la festivalejo de Bayreuth

Historio ĝis 1944

Richard Wagner deziris teatrejon respektive operejon fore de la eŭropaj metropoloj, en kiu - sen deflankiĝo kaj sen la kompromisoj de urbega kulturejo - komplete povu koncentriĝi pri la prezento de liaj operaj verkoj. Al la realigo de tiu deziro kontribuis esence lia mecenato reĝo Ludoviko la 2-a de Bavario kaj lia subtenantino Marie grafino de Schleinitz, kiu ankaŭ havis gvidan rolon en la Wagner-subtena urba klubo Bayreuther Patronatsverein. La unua festivalo sub la arta gvidado de Richard Wagner komenciĝis la 13-an de aŭgusto 1876; prezentiĝis la monda premiero de la kompleta opera ciklo La Ringo de la Nibelungo. Inter la gastoj estis Franz Liszt, Anton Bruckner, Karl Klindworth, Camille Saint-Saëns, Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij, Edvard Grieg, Lev Tolstoj, Paul Lindau, Friedrich Nietzsche kaj Gottfried Semper, plue la ŝtatestroj Vilhelmo la 1-a, imperiestro de la Germana Regno, Petro la 2-a, imperiestro de Brazilo, kaj reĝo Karlo de Virtembergo. La bavara reĝo Ludoviko inter la 6-a kaj 9-a de aŭgusto vizitis la lastajn provsurscenigojn kaj revenis por la tria triono de prezentaĵoj, sed komplete evitis ĉiujn publikajn aperojn.

La arta sukceso de la premiero ombriĝis pro iuj paneoj de la scenaro, tiel ke fine Richard Wagner, tre koleriĝinte, rifuzis sursceneje akcepti la publikan aplaŭdon. Pro financa malsukceso - restis ŝuldoj de 148.000 oraj regnaj markoj – la dua festivalo nur realigeblis ses jarojn poste, dum la jaro per la premiero de la opero Parsifal. Richard Wagner intencis, kiel li skribis en letero al lia mecenato reĝo Ludoviko, iom post iom surscenigi ĉiujn siajn operajn verkojn en la festivalejo "en maniero, ke tiuj surscenigoj por la postaj generacioj estu konservitaj kiel specimeno de korekteco". Malmultajn monatojn poste Wagner mortis. Ĝis mallonge antaŭ sia morto li pensis pri plano modifi la operojn Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg kaj Der Fliegende Holländer, por igi ilin "indaj je prezento en la festivalejo de Bayreuth". Prezenton de liaj plej fruaj verkoj (Das Liebesverbot – "la amomalpermeso", Die Feen – "la feinoj", Rienzi) li ne eksplicite malpermesis, sed ankaŭ ne montris ajnan intereson pri tiaj surscenigoj. Ĝis la nuntempo en la festivalejo estas kutimo nur prezenti la dek ĉefajn verkojn de Richard Wagner, de la opero Der Fliegende Holländer ĝis Parsifal.

Sub la gvido de Cosima Wagner, la vidvino de Richard, la festivaloj komence okazis malregule. Ĉiam denove pro ekonomiaj kialoj – la festivalo estis ekskluzive privata entrepreno de la familio Wagner – devas enŝoviĝi paŭza jaro inter festivalaj jaroj.

la festivalejo de Bayreuth ĉirkaŭ la jaro 1900

La festivaloj alternis inter artaj konservemo kaj novemo. Cosima Wagner, kiu ekde la jaro 1886 mem reĝisoris la prezentojn, havis striktajn konceptojn pri prezentoj ekzakte laŭ la indikoj de la mortinta edzo. Dum 1908 ŝi pro malsaneco transdonis la festivalan gvidadon al sia filo Siegfried Wagner, kiu paŝon post paĝo ebligis modernigon de la prezentoj. La komenco de la Unua Mondmilito devigis interrompon de la festivala sezono de 1914 – la kostoj por jam venditaj biletoj devis esti repagitaj al la aĉetintoj, dum la artistaj salajroj kaj aliaj elspezoj por la planitaj surscenigoj restis, tiel ke ekestis grandega deficito.

Nur post dek jaroj, la 22-ande julio 1924, la festivalo gvide de Siegfried Wagner povis remalfermiĝi. La premiero de la opero Die Meistersinger von Nürnberg iĝis malferme naciisma aranĝo. Post la forta fina aplaŭdo, la publiko starante kantis la nacian himnon de la Germana Regno – evento tre malkutima por opera prezento.

En sia testamento de 1929 Siegfried Wagner fiksis, ke ankaŭ estonte nur verkoj de Richard Wagner rajtu prezentiĝi en la festivalo de Bayreuth. Ĝis la nuntempo oni ripete pridiskutis tiun limigon, sed tamen ankoraŭ obeas ĝin.

Probleme komenciĝis la 1930-aj jaroj: Dum 1930 mortis Siegfried Wagner; inter la nova dirigento Arturo Toscanini kaj la aliaj du dirigentoj de la jaroj 1930 kaj 1931 Karl Muck kaj Wilhelm Furtwängler estis artaj kaj politikaj diferencoj.

Iom antaŭ la festivalaj provsurscenigoj de la jaro 1933, Toscanini rifuzis plu direkti la festivalon, ĉar post la transpreno de la ŝtata potenco fare de la nazia partio, en Germanio regis ksenofobia kaj kontraŭjudisma politika atmosfero. [1]

la naziaj politikistoj Joseph Goebbels kaj Werner von Blomberg en la festivalo de Bayreuth dum la jaro 1937

Artan malkulminon la festivalo havis dum la tempo de Nazia Germanio: La vidvino de Siegfried, Winifred Wagner, kiu dum la jaro 1930 transprenis la festivalan gvidadon, simpatiis al Adolf Hitler, premis faŝismajn surscenigojn de la festivalaj operoj kaj bonvenigis, ke la naziaj politikistoj uzis la festivalon kiel partia reprezentejo kaj por faŝisma propagando. Adolf Hitler mem lastfoje vizitis la festivalon de Bayreuth dum la jaro 1940.

Ekde tiu jaro laŭ ordono de Adolf Hitler organiziĝis tiel nomataj "militaj festivaloj". La nazia organizaĵo Kraft durch Freude ("Forto per Ĝojo") transprenis la disvendadon respektive disdonadon de la biletoj. Aparte vunditaj germanaj soldatoj kaj laboristoj en la priarmilaj fabrikoj ricevis biletojn. Ekde la jaro 1941 la festivalo pli kaj pli – aldone al la propaganda influo pere de la diktatora reĝimo – organize suferis pro la militaj cirkonstancoj. Dum la jaro 1944 el la origine dek operoj en la programo nur restis la verko Die Meistersinger von Nürnberg, kiun ekde la premiero la nazioj aparte aprezis. La lasta el la dek du prezentoj de la jaro okazis la 9-an de aŭgusto. Temis entute pri la lasta opera prezento en Nazia Germanio. [2]

Post la Dua Mondmilito

Jam dum la jaro 1949 fondiĝis la "Societo de la Amikoj de Bayreuth", kiu precipe havis la celon kolekti mondonacojn por reinstalo de la festivalo. Jam dum la pentekostaj festotagoj 1950 kolektiĝis 400 000 germanaj markoj. [3]

la publika spektejo de la festivalejo
festivala atmosfero

La festivaloj komenciĝis la 30-an de 1951 per spektakla surscenigo de la opero Parsifal sub la gvido de Wieland Wagner kun tre malabunda sceneja dekoro. La novkomencon post la naziaj jaroj kune - arte kaj organize – gvidis la nepoj Wieland kaj Wolfgang Wagner. Ili sukcesis establi ĉiujaran festivalon, kun kutime po unu novspeca surscenigo ĉiujare, el la ĉefaj operoj de Richard Wagners: Der fliegende Holländer, Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg, Lohengrin, Der Ring des Nibelungen (kun la kvar unuopaj operoj Das Rheingold, Die Walküre, Siegfried, Götterdämmerung), Tristan und Isolde, Die Meistersinger von Nürnberg kaj Parsifal.

Fojfoje aldone ankaŭ la 9-a simfonio de Ludwig van Beethoven prezentiĝis en la festivalejo. Richard Wagner mem diligente prezentis tiun simfonion la 22-an de majo 1872 en la grafa operejo de Bayreuth, okaze de la ekkonstruko de lia festivalejo. Kadre de la festivalo la simfonio reprezentiĝis sub la dirigentoj Richard Strauss (1933), Wilhelm Furtwängler (1951, 1954), Paul Hindemith (1953), Karl Böhm (1963) kaj Christian Thielemann (2001). Okaze de la 100-jara mortotago de Franz Liszt, la bopatro de Richard Wagner, dum la jaro 1986 prezentiĝis ties Faŭsto-simfonio.

Plurfoje novaj impulsoj por la tutmonda opera kaj muzikteatra kulturo disradiis de Bayreuth aus, ekdemple ekde la jaro 1951 per la surscenigoj de Wieland Wagner, kiu per sia malplenigo de la scenejo, kiu restis malplenega kaj preskaŭ sendekora, kreis estetikan novkomencon, kaj ĝis la 1970-aj jaroj influis modernismajn operajn kaj muzikteatrajn prezentojn. Dum la jaro 1976, okaze de la 100-jara jubileo de la festivalo, la enscenigo de la opero La Ringo de la Nibelungo sub la gvido de Patrice Chéreau kreis plian ampleksan stilan ŝanĝon kaj novigon, kiu komence ankaŭ vekis drastan proteston en la publiko, sed pli poste akceptiĝis arte elstara. El muzika vidpunkto la festivalaj prezentoj – aparte rilate al la koruso kaj orkestro – konsideriĝas internacie elstaraj, al kio kontribuas ankaŭ la arkitektura kaj akustika aparteco de la festivalejo.

La ĉiujare okazantajn kaj plurjare antaŭe elaĉetitajn 30 operajn prezentojn povas vidi pli-malpli 58.000 spektantoj. Ĉiujare registriĝas ĝis 500.000 mendoj je biletoj, tiel ke inter mendo kaj ricevo de bileto ofte estas sep aŭ pli da atendaj jaroj. Pro la alta bezono da biletoj, multoble pli granda ol la haveblo, dum la lastaj jaroj tre altiĝis bileto-prezoj en la "nigra merkato", aparte per interretaj bileto-ofertoj.La festivala organizantaro per pluraj rimedoj provas kontraŭagi tiun nigran negocadon per la biletoj, interalie presante la nomon kaj adreson de la mendintoj sur la biletoj kaj komparante ĉe la enirejo la biletojn kaj oficialajn personajn dokumentojn. Dum la jaro 2008 la regula bileta prezo laŭ sidlokaj kategorioj estis inter 14 kaj 225 eŭroj. Krome ekzistas tre eta kvanto de sidlokoj kun nur parta vido de la scenejo (je 12 eŭroj) kaj plia kvanto tute sen sceneja vido (je 7 eŭroj). La Richard-Wagner-ligo ĉiujare disdonas stipendiojn, precipe por ebligi al muzikaj studantoj senkostan travivon de la prezentoj.

Posedanto de la festivalejo de Bayreuth ekde la jaro 1973 estas la fondaĵo Richard-Wagner-Stiftung Bayreuth, kies membroj estas la ŝtato Germanio la federacia lando Bavario, la urbo Bayreuth, la "Societo de la Amikoj de Bayreuth", du pliaj landaj fondaĵoj, la distriktaro Supra Frankonio kaj membroj de la familio Wagner. Gvidanto de la fondaĵa konsilio estas la ĉefurbestro de la urbo Bayreuth.

Surscenigoj

jaroverkomuzika gvidadoreĝisoradoscena dekorokostumoj
1876Der Ring des NibelungenHans RichterRichard WagnerJoseph HoffmannCarl Emil Doepler
1882 (ĝis 1933)ParsifalHermann Levi (1882 ĝis 1884, 1886, 1889, 1891 ĝis 1892, 1894), Franz Fischer (1882-1884, 1899), Richard Wagner (fino de la lasta prezento dum 1882), Felix Mottl (1888, 1897), Karl Muck (1901 ĝis 1902, 1906, 1908 ĝis 1909, 1911 ĝis 1912, 1914, 1924 ĝis 1925, 1927 ĝis 1928, 1930), Michael Balling (1904, 1906, 1908, 1911 ĝis 1912), Franz Beidler (1906), Siegfried Wagner (1909), Willibald Kaehler (1924 ĝis 1925), [Arturo Toscanini] (1931), Richard Strauss (1933)Richard WagnerMax Brückner, Paul von JoukowskyPaul von Joukowsky
1886 (ĝis 1906)Tristan und IsoldeFelix Mottl (1886, 1889, 1891 ĝis 1992, 1906), Michael Balling (1906)Cosima WagnerMax BrücknerJoseph Flüggen
1888 (ĝis 1899)Die Meistersinger von NürnbergHans Richter (1888 ĝis 89, 1892, 1899), Felix Mottl (1892)August HarlacherMax Brückner
1891 (ĝis 1904)Tannhäuser und der Sängerkrieg auf WartburgFelix Mottl (1891 ĝis 1992), Richard Strauss (1894), Siegfried Wagner (1904)Cosima WagnerMax BrücknerJoseph Flüggen
1894 (ĝis 1909)LohengrinFelix Mottl (1894), Siegfried Wagner (1908 ĝis 1909), Karl Muck (1909)Cosima WagnerMax BrücknerJoseph Flüggen
1896 (ĝis 1931)Der Ring des NibelungenHans Richter (1896 ĝis 97, 1901 ĝis 1902, 1904, 1906, 1908), Felix Mottl (1896), Siegfried Wagner (1896 ĝis 1997, 1899, 1901 ĝis 02, 1906, 1911 ĝis 12, 1928), Franz Beidler (1904), Michael Balling (1909, 1911 ĝis 1912, 1914, 1924 ĝis 1925), Franz von Hoeßlin (1927 ĝis 1928), Karl Elmendorff (1930 ĝis 1931)Cosima WagnerMax BrücknerArpad Schmidhammer, Hans Thoma
1901 (ĝis 1902)Der Fliegende HolländerFelix MottlSiegfried WagnerMax BrücknerMax Roßmann
1911 (ĝis 1925)Die Meistersinger von NürnbergHans Richter (1911 ĝis 1912), Fritz Busch (1924), Karl Muck (1925)Siegfried WagnerMax BrücknerDaniela Thode
1914Der Fliegende HolländerSiegfried WagnerSiegfried WagnerSiegfried WagnerDaniela Thode, Max Roßmann
1927 (ĝis 1931)Tristan und IsoldeKarl Elmendorff (1927 ĝis 1928), Arturo Toscanini (1930), Wilhelm Furtwängler (1931)Siegfried WagnerKurt SöhnleinDaniela Thode, Irma Nierenheim
1930 (ĝis 1931)Tannhäuser und der Sängerkrieg auf WartburgArturo ToscaniniSiegfried WagnerKurt SöhnleinDaniela Thode, Irma Nierenheim
1933 (ĝis 1934)Die Meistersinger von NürnbergKarl Elmendorff, Heinz TietjenHeinz TietjenEmil PreetoriusEmil Preetorius, Kurt Palm
1933 (ĝis 1942)Der Ring des NibelungenKarl Elmendorff (1933 ĝis 1934, 1942), Heinz Tietjen (1934, 1936, 1938 ĝis 1939, 1941), Wilhelm Furtwängler (1936 ĝis 1937), Franz von Hoeßlin (1940)Heinz TietjenEmil PreetoriusEmil Preetorius, Kurt Palm
1934 (ĝis 1936)ParsifalFranz von Hoeßlin (1934), Richard Strauss (1934), Wilhelm Furtwängler (1936)Heinz TietjenAlfred RollerEmil Preetorius, Alfred Roller
1936 (ĝis 1937)LohengrinWilhelm Furtwängler (1936), Heinz Tietjen (1936 ĝis 1937)Heinz TietjenEmil PreetoriusEmil Preetorius
1937 (ĝis 1939)ParsifalWilhelm Furtwängler (1937), Franz von Hoeßlin (1938 ĝis 1939)Heinz TietjenWieland WagnerAlfred Roller, Wieland Wagner
1938 (ĝis 1939)Tristan und IsoldeKarl Elmendorff (1938), Victor von Sabata (1939)Heinz TietjenEmil PreetoriusEmil Preetorius
1939 (ĝis 1942)Der Fliegende HolländerKarl Elmendorff (1939 ĝis 1941), Richard Kraus (1942)Heinz TietjenEmil PreetoriusEmil Preetorius
1943 (ĝis 1944)Die Meistersinger von NürnbergWilhelm Furtwängler, Hermann AbendrothHeinz TietjenWieland WagnerKurt Palm, Emil Preetorius, Wieland Wagner
1951 (ĝis 1973)ParsifalHans Knappertsbusch (1951 ĝis 1952, 1954 ĝis 1964), Clemens Krauss (1953), André Cluytens (1957, 1965), Pierre Boulez (1966 ĝis 68, 1970), Horst Stein (1969), Eugen Jochum (1971 ĝis 1973)Wieland WagnerWieland WagnerCharlotte Vocke
1951 (ĝis 1952)Die Meistersinger von NürnbergHerbert von Karajan (1951), Hans Knappertsbusch (1951 ĝis 52)Rudolf Otto HartmannHans C. ReissingerMargarete Kaulbach
1951 (ĝis 1958)Der Ring des NibelungenHerbert von Karajan (1951), Hans Knappertsbusch (1951, 1956 ĝis 58), Joseph Keilberth (1952 ĝis 56), Clemens Krauss (1953)Wieland WagnerWieland WagnerIngrid Jorissen
1952 (ĝis 1953)Tristan und IsoldeHerbert von Karajan (1952), Eugen Jochum (1953)Wieland WagnerWieland WagnerFred Thiel
1953 (ĝis 1954)LohengrinJoseph Keilberth (1953 ĝis 1954), Eugen Jochum (1954)Wolfgang WagnerWolfgang WagnerFred Thiel
1954 (ĝis 1955)Tannhäuser und der Sängerkrieg auf WartburgJoseph Keilberth (1954 ĝis 1955), Eugen Jochum (1954), André Cluytens (1955)Wieland WagnerWieland WagnerKurt Palm
1955 (ĝis 1956)Der Fliegende HolländerJoseph Keilberth (1955 ĝis 56), Hans Knappertsbusch (1955)Wolfgang WagnerWolfgang WagnerKurt Palm
1956 (ĝis 1960)Die Meistersinger von NürnbergAndré Cluytens (1956 ĝis 1958), Erich Leinsdorf (1959), Hans Knappertsbusch (1960)Wieland WagnerWieland WagnerKurt Palm
1957 (ĝis 1959)Tristan und IsoldeWolfgang SawallischWolfgang WagnerWolfgang WagnerKurt Palm
1958 (ĝis 1962)LohengrinAndré Cluytens (1958), Lovro von Matačić (1959), Heinz Tietjen (1959), Ferdinand Leitner (1960), Lorin Maazel (1960), Wolfgang Sawallisch (1962)Wieland WagnerWieland WagnerKurt Palm
1959 (ĝis 1965)Der Fliegende HolländerWolfgang Sawallisch (1959 ĝis 1961), Otmar Suitner (1965)Wieland WagnerWieland WagnerKurt Palm
1960 (ĝis 1964)Der Ring des NibelungenRudolf Kempe (1960 ĝis 63), Berislav Klobucar (1964)Wolfgang WagnerWolfgang WagnerKurt Palm
1961 (ĝis 1967)Tannhäuser und der Sängerkrieg auf WartburgWolfgang Sawallisch (1961 ĝis 1962), Otmar Suitner (1964), André Cluytens (1965), Carl Melles (1966), Berislav Klobucar (1967)Wieland WagnerWieland WagnerKurt Palm
1962 (ĝis 1970)Tristan und IsoldeKarl Böhm (1962 ĝis 1964, 1966, 1968 ĝis 1970)Wieland WagnerWieland WagnerKurt Palm
1963 (ĝis 1964)Die Meistersinger von NürnbergThomas Schippers (1963), Karl Böhm (1964), Robert Heger (1964)Wieland WagnerWieland WagnerKurt Palm
1965 (ĝis 1968)Der Ring des NibelungenKarl Böhm (1965 ĝis 1966; Walküre und Götterdämmerung 1967), Otmar Suitner (1966 ĝis 1967), Lorin Maazel (1968)Wieland WagnerWieland WagnerKurt Palm
1967 (ĝis 1972)LohengrinRudolf Kempe (1967), Berislav Klobucar (1967), Alberto Erede (1968), Silvio Varviso (1971 ĝis 1972)Wolfgang WagnerWolfgang WagnerKurt Palm
1968 (ĝis 1975)Die Meistersinger von NürnbergBerislav Klobucar (1968 ĝis 69), Hans Wallat (1970), Silvio Varviso (1973 ĝis 1974), Heinrich Hollreiser (1975)Wolfgang WagnerWolfgang WagnerKurt Palm
1969 (ĝis 1971)Der Fliegende HolländerSilvio Varviso (1969 ĝis 1970), Karl Böhm (1971), Hans Wallat (1971)August EverdingJosef SvobodaJörg Zimmermann
1970 (ĝis 1975)Der Ring des NibelungenHorst SteinWolfgang WagnerWolfgang WagnerKurt Palm
1972 (ĝis 1978)Tannhäuser und der Sängerkrieg auf WartburgErich Leinsdorf (1972), Horst Stein (1972 ĝis 1973), Heinrich Hollreiser (1973 ĝis 1974), Colin Davis (1977 ĝis 1978)Götz FriedrichJürgen RoseJürgen Rose
1974 (ĝis 1977)Tristan und IsoldeCarlos Kleiber (1974 ĝis 1976), Horst Stein (1977)August EverdingJosef SvobodaReinhard Heinrich
1975 (ĝis 1981)ParsifalHorst Stein (1975 ĝis 1981), Hans Zender (1975)Wolfgang WagnerWolfgang WagnerReinhard Heinrich
1976 (ĝis 1980)Der Ring des Nibelungen („centjara jubileo“)Pierre BoulezPatrice ChéreauRichard PeduzziJaques Schmidt
1978 (ĝis 1985)Der Fliegende HolländerDennis Russell Davies (1978 ĝis 1980), Peter Schneider (1981 ĝis 1982), Woldemar Nelsson (1984 ĝis 1985)Harry KupferPeter SykoraReinhard Heinrich
1979 (ĝis 1982)LohengrinEdo von Waart (1979), Woldemar Nelsson (1980 ĝis 1982)Götz FriedrichGünther UeckerFrida Parmeggiani
1981 (ĝis 1987)Tristan und IsoldeDaniel BarenboimJean-Pierre PonnelleJean-Pierre PonnelleJean-Pierre Ponnelle
1981 (ĝis 1988)Die Meistersinger von NürnbergMark Elder (1981), Horst Stein (1982 ĝis 1984, 1986), Michael Schønwandt (1987 ĝis 88)Wolfgang WagnerWolfgang WagnerReinhard Heinrich
1982 (ĝis 1988)ParsifalJames Levine (1982 ĝis 1986, 1988), Daniel Barenboim (1987)Götz FriedrichAndreas ReinhardtAndreas Reinhardt
1983 (ĝis 1986)Der Ring des NibelungenGeorg Solti (1983), Peter Schneider (1984 ĝis 1986)Peter HallWilliam DudleyWilliam Dudley
1985 (ĝis 1995)Tannhäuser und der Sängerkrieg auf WartburgGiuseppe SinopoliWolfgang WagnerWolfgang WagnerReinhard Heinrich
1987 (ĝis 1993)LohengrinPeter SchneiderWerner HerzogHenning von GierkeHenning von Gierke
1988 (ĝis 1992)Der Ring des NibelungenDaniel BarenboimHarry KupferHans SchavernochReinhard Heinrich
1989 (ĝis 2001)ParsifalJames Levine (1989 ĝis 1993), Giuseppe Sinopoli (1994 ĝis 1999), Christoph Eschenbach (2000), Christian Thielemann (2001)Wolfgang WagnerWolfgang WagnerReinhard Heinrich
1990 (ĝis 1999)Der Fliegende HolländerGiuseppe Sinopoli (1990 ĝis 1993), Peter Schneider (1994, 1998 ĝis 1999)Dieter DornJürgen RoseJürgen Rose
1993 (ĝis 1999)Tristan und IsoldeDaniel BarenboimHeiner MüllerErich WonderYōji Yamamoto
1994 (ĝis 1999)Der Ring des NibelungenJames LevineAlfred KirchnerRosalieRosalie
1996 (ĝis 2002)Die Meistersinger von NürnbergDaniel Barenboim (1996 ĝis 1999), Christian Thielemann (2000 ĝis 2002)Wolfgang WagnerWolfgang WagnerReinhard Heinrich
1999 (ĝis 2005)LohengrinAntonio Pappano (1999 ĝis 2001), Andrew Davis (2002 ĝis 2003), Peter Schneider (2005)Keith WarnerStefanos LazaridisSue Blane
2000 (ĝis 2004)Der Ring des NibelungenGiuseppe Sinopoli (2000), Ádám Fischer (2001 ĝis 2004)Jürgen FlimmErich WonderFlorence von Gerkan
2002 (ĝis 2007)Tannhäuser und der Sängerkrieg auf WartburgChristian Thielemann (2002 ĝis 2005), Christoph Ulrich Meier (2007)Philippe ArlaudPhilippe ArlaudCarin Bartels
2003 (ĝis 2006)Der Fliegende HolländerMarc AlbrechtClaus GuthChristian SchmidtChristian Schmidt
2004 (ĝis 2007)ParsifalPierre Boulez (2004 ĝis 2005), Ádám Fischer (2006 ĝis 2007)Christoph SchlingensiefDaniel Angermayr, Thomas GoergeTabea Braun
2005 (ĝis kiam?)Tristan und IsoldeEiji Oue (2005), Peter Schneider (2006, 2008)Christoph MarthalerAnna ViebrockAnna Viebrock
2006 (ĝis kiam?)Der Ring des NibelungenChristian ThielemannTankred DorstFrank Philipp SchlößmannBernd Ernst Skodzig
2007 (ĝis kiam?)Die Meistersinger von NürnbergSebastian WeigleKatharina WagnerTilo SteffensMichaela Barth
2008 (ĝis kiam?)ParsifalDaniele GattiStefan HerheimHeike ScheeleGesine Völlm
2010 (ĝis kiam?)LohengrinAndris NelsonsHans NeuenfelsReinhard von der ThannenReinhard von der Thannen
2011 (ĝis kiam?)Tannhäuser und der Sängerkrieg auf WartburgThomas Hengelbrock[4]Sebastian Baumgarten[5]
2012 (ĝis kiam?)Der Fliegende Holländer[6]Christian Thielemann[7]
2013 (ĝis kiam?)Der Ring des Nibelungen[6]
2015 (ĝis kiam?)Tristan und Isolde[6]Christian Thielemann[7]Katharina Wagner[7]

Referencoj

Eksteraj ligiloj

49° 57′ 34.5″ N 11° 34′ 46.5″ O / 49.959583 °N, 11.579583 °O / 49.959583; 11.579583 (mapo)