Flavbrida mutuo

La Flavbrida mutuoFlavbrida kraco (Crax daubentoni) estas granda specio de birdo de la familio de Kracedoj, troviĝanta en arbaroj kaj ĝangaloj de Kolombio kaj Venezuelo ĝis 850m super marnivelo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavbrida mutuo
masklo
masklo
ino, ĉe la Filadelfia Bestoĝardeno, Usono
ino, ĉe la Filadelfia Bestoĝardeno, Usono
Biologia klasado
Regno:Animaloj Animalia
Filumo:Ĥorduloj Chordata
Klaso:Birdoj Aves
Ordo:Kokoformaj Galliformes
Familio:Kracedoj Cracidae
Subfamilio:Penelopenoj
Genro:Crax
Specio:C. daubentoni
Crax daubentoni
(G.R. Gray, 1867)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto

Ties plej rimarkindaj trajtoj estas ties kresto, komponita el krispaj plumoj kiuj kurbiĝas antaŭen, kaj la karneca karunklo brilflava ĉe la bekobazo. Inoj malhavas tiun karnecan flavan karunklon, sed pri la resto similas al la masklo en la plumaro, ĝenerale nigra kun blankaj kloakareo kaj vostopinto. La kruroj estas bluecnigrecaj. La plenkreskulo estas 84-92.5 cm longa[1] kaj pezas ĉirkaŭ 2–3 kg.[2]

Kutimaro

Ili manĝas ĉefe surgrunde, sed flugas alte en arboj kaze de minaco. Ili manĝas fruktojn, foliojn, semojn, kaj malgrandajn animalojn.

Malkiel plej aliaj kokoformaj birdoj, tiuj mutuoj nestumas for el la grundo, kaj ambaŭ seksoj helpas al la nestokonstruado. La ino demetas 2 ovojn – malmulte kompare kun ovokvantoj de multaj surgrundonestumantaj kokobirdoj. Somere ili ariĝas en grandaj grupoj de ĝis 100 individuoj, ĉe akvejoj. Ili nestumas dum la pluvepoko.[3]

Subspecioj

Oni ne konas subspeciojn.[4]

Bildaro

Referencoj