Folio

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri planto. Por informoj pri la samnoma parto de grafeteorio, vidu la artikolon folio (grafeteorio).

Folio (latine folium) nomiĝas en plantoscienco organo de la pli evoluintaj plantoj, kiu estas spiradejo. Ili estas ĝenerale flanka kreskaĵo de la ŝosoakso. Ĝi estas ordinare verda kaj maldika kaj servas por asimili la karbondioksido de la aero, necesan por la nutrado de la planto, per la fotosintezon

Folio antaŭ la suno.
Diverseco de folioj

Priskribo

Morfologia (forma) kategorigo de folioj

Folipartoj

Folio estas triparta:

  • foliplato: plata parto de la folio (aŭ folilameno, aŭ limbo), ĉefa fotosintezejo.
  • folitigo: tigo tenanta la foliplaton (aŭ petiolo el la latina petiolus, piedeto).
  • folibazo: baza parto de folio ĉirkaŭanta la tigon, kiel ĉe la poacoj.

Krome, ĉe kelkaj specioj, estas alia parto:

  • stipulo: platformaĵo, baze de la folio, ĉiam duope, tipe ĉe la rozacoj.

Oni povas paroli ankaŭ pri:

  • Folivejnoj aŭ folinervuro estas la vaskulaj faskoj en la foliplatoj de la folioj. Ekzistas ĉefa nervuro aŭ kaj flankaj nervuroj. Ilia tasko estas la transportado de akvo kaj asimilaĵoj. Ili ankaŭ plifortigas la folion.

Foliaj specoj

Estas du malsamaj specoj de folioj:

  • Folio simpla, se la foliplato estas plena;
  • Folio kunmetita, se la foliplato konsistas el pluraj folietoj. Ĝi povas esti, laŭ aranĝo de la folietoj:
    • pare kunmetita (pinata): se la nombro de folietoj estas para, aŭ
    • nepare kunmetita:: se la nombro de folietoj estas nepara.
    • dufoje kunmetita, se la folietoj estas dividataj en folietetoj.
    • Trifolieta, kiel ĉe la trifolio.
    • Man-forma, fingrata, se la folietoj similas al manaj fingroj.

Formoj de la folio

La folioj varias laŭ:

  • ĝenerala formo: formoelipsa, ovoforma, inverse ovoforma (ovala), spatelforma, lancetforma, sagforma, rondforma, lancoforma, renforma, linia (linioforma), ŝildforma, korforma, pingloforma, pluma (pinata), triloba, manforma
  • bazo: sidanta, tiga, descenda, ĉirkaŭĉrena, kunkreskinta, ĉirkaŭkreskinta
  • rando: glatranda, harranda, (duoble) segildenta, denta, ŝarknaĝila, noĉita, loba (ondlinia), festonranda, krenela (dentoranda kun rondaj dentoj), cilia
  • fino: pinta, pintega, pikilpinta, milda
  • nervuroj: strinervura, fingronervura, plumnervura folio[1].

Kelkaj specioj havas malsamformajn foliojn, kiel la hedero kies la floroj estas malsamaj inter la fekundiĝaj kaj nefekundiĝaj branĉoj.

Foliordo

La aranĝo de la folioj sur la tigo tre varias. La foliordo povas esti:

  • baza: ĉiuj folioj estas tutbazaj.
  • alterna: la folioj kreskas alterne el iu flanko kaj la alia.
  • kontraŭa: la folioj estas duope samnivele, aŭ samebena, aŭ kruca tipe ĉe la lamiacoj.
  • ĉirkaŭa (aŭ stela), se pli ol du folioj estas samnivele.

Tipoj de folioj

Modifiĝintaj folioj:

Bildaro


Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas proverbo pri folio en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[2]:

  •   Li tremas, kiel aŭtuna folio.  

Referencoj