Flavio Cotti

Flavio Cotti, (n. 18-an de oktobro 1939, m. 16-an de decembro 2020) estis svisa politikisto, kiu naskiĝis en Muralto, Kantono Tiĉino, kaj estis civitano de Lavizzara. Li estis membro de la Federacia Konsilio de Svislando de 1986 ĝis 1999.

Flavio Cotti
Persona informo
Flavio Cotti
Naskiĝo18-an de oktobro 1939 (1939-10-18)
en Muralto
Morto16-an de decembro 2020 (2020-12-16) (81-jaraĝa)
en Locarno
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perCOVID-19 vd
Lingvojitalafrancagermanaangla vd
ŜtatanecoSvislando vd
Alma materUniversitato de Friburgo • Collegio Papio vd
PartioKristandemokratia Popolpartio de Svislando vd
Profesio
Okupopolitikistoadvokato vd
Laborkampopolitiko vd
Aktiva enBernoLocarno vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

Flavio Cotti estis la filo de la komercisto Leone Cotti kaj de Agnese naskiĝinta Chiappini. Post gimnazio en Ascona kaj Sanro li studis juron en la Universitato de Friburgo kaj poste malfermis advokatejon kaj notariejon en Locarno. De 1967 ĝis 1975 li estis membro de la Granda Konsilio de Kantono Tiĉino. En la jaro 1975 li fariĝis membro de la kantona registaro de Svislando. En la jaro 1981 li fariĝis prezidanto de la Kristana popo-partio de Svislando. Ek de 1983 li estis membro de la Nacia Konsilio de Svislando. En la jaro 1986 li elektiĝis membro de la Federacia Konsilio. En la jaro 1991 kaj 1998 li estis federacia prezidanto de Svislando.

Fischhof-Premio

En la jaro 1999 Falvio Cotti ricevis la Fischhof-Premion de la Asocio de la Malplimultoj en Svislando por lia konstanta lukto kontraŭ rasa, etna kaj religia diskriminacio.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj